Tajpeo
Tajpeo (en tradicia ĉina skribo: 臺北市; en plisimpligita ĉina skribo: 台北市 ; en Hanyu Pinyin Táiběi Shì; prononco: [taj-bej]; signifo: "nordo de Tajvano") estas la ĉefurbo de Tajvano aŭ Formozo, kaj la plej granda urbo de tiu insulo.
La urbo havis 2 618 058 loĝantojn en marto de 2006.
Areo de la urbo estas 271.7997 km2.
La geografiaj koordinatoj estas 25°02′N 121°38′O / 25.033°N, 121.633°OKoordinatoj: 25°02′N 121°38′O / 25.033°N, 121.633°O.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Tajpeo troviĝas en granda kaldrono en norda parto de insulo. La urbo havas 2 riverojn rande, aliflanke estas ankaŭ montoj.
Historio [redakti]
Lokaj gentoj vivis en tiu loko ĝis la 18-a jarcento, ekde 1709 ankaŭ ĉinaj gentoj. Tajpeo estis negrava departementa sidloko, sed ekde 1894 ĉefurbo de la tuta insulo. Post 1 jaro Japanio akiris la insulon kaj lasis la ĉefurbon tie, sed la japana nomo estis Taihoku. Baldaŭe proksimaj urboj aliĝis al Taihoku. Post la 2-a mondmilito Ĉinio rericevis la insulon. Tajpeo iĝis provizora ĉefurbo.
Ekonomio [redakti]
La plej gravaj industrioj estas elektraj kaj elektronikaj varoj, teksaĵoj, ŝipokonstruo kaj motoroj. La urbo apartenas al la plej gravaj financaj centroj.
Trafiko [redakti]
Tajpeo havas internacian kaj enlandan flughavenojn. La stacidomo estas grava nodo. En la urbo la plej gravaj estas la metroo kaj tramoj, kiuj parte trafikas sub la krusto. Ankaŭ aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj [redakti]
- Taipei 101
- bestoĝardeno
- memordomo de Ĉiang Kai-ŝek
- muzeoj
- temploj
Klimato [redakti]
Tajpeo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Ŝtormoj oftas inter junio-oktobro. Somere la temperaturo estas 30', vintre iomete sub 20', sed tiu sezono estas mallonga. Jare pluvas po 2400 mm.
Ĝemelurboj [redakti]
Houston, Usono
Lomeo, Togo (1966)
Manilo, Filipinoj (1966)
Cotonou, Benino (1967)
Seoulo, Sud-Koreio (1968)
Kezonurbo, Filipinoj (1968)
Ho-Ĉi-Minh-urbo, Vjetnamo (1968)
San Francisco, Usono
Santo Domingo, Domingo (1970)
Guam, Usono
Tegucigalpa, Honduro (1975)
Cleveland, Usono
Ĝido, Saŭda Arabio (1978)
Indianapolis, Usono
Marshall, Usono
Phoenix, Usono
Los Angeles, Usono
Atlanta, Usono
Oklahoma City, Usono
Johannesburg, Sud-Afriko (1982)
Gold Coast, Aŭstralio (1982)
Pretoria, Sud-Afriko (1983)
San Jose, Kostariko (1984)
Lilongwe, Malavio (1984)
Versailles, Francio (1986)
Asunción, Paragvajo (1987)
Panamurbo, Panamo (1989)
Managua, Nikaragvo (1992)
San Salvadoro, Salvadoro (1993)
Varsovio, Pollando
Ulan-Ude, Rusio (1996)
Boston, Usono
Dallas, Usono
Dakaro, Senegalo (1997)
Banĵulo, Gambio (1997)
Bissau, Gvineo Bisaŭa (1997)
Mbabane, Svazilando (1997)
Ulan-Batoro, Mongolio (1997)
San Nicolás de los Garza, Meksiko (1997)
La-Pazo, Bolivio (1997)
Gvatemalurbo, Gvatemalo (1998)
Monrovio, Liberio (1998)
Vilno, Litovio (1998)
Majuro, Marŝaloj (1998)
Rigo, Latvio
Uagaduguo, Burkina Faso (2008)
Daegu, Sud-Koreio
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retpaĝaro de la urbo (havebla ĉine kaj angle).

