Tajpeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tajpeo (en tradicia ĉina skribo: 臺北市; en plisimpligita ĉina skribo: 台北市 ; en Hanyu Pinyin Táiběi Shì; prononco: [taj-bej]; signifo: "nordo de Tajvano") estas la ĉefurbo de Tajvano aŭ Formozo, kaj la plej granda urbo de tiu insulo.

Flago de Tajpeo
Blazono de Tajpeo
Situo de Tajpeo
Memordomo de Tajpeo
Muzeo de Tajpeo
Templo en Tajpeo
Nokta panoramo de Tajpeo

La urbo havis 2 618 058 loĝantojn en marto de 2006.

Areo de la urbo estas 271.7997 km2.

La geografiaj koordinatoj estas 25° 02′ N 121° 38′ O / 25.033 °N, 121.633 °O / 25.033; 121.633 (mapo)Koordinatoj: 25° 02′ N 121° 38′ O / 25.033 °N, 121.633 °O / 25.033; 121.633 (mapo).

La horzono estas UTC+8.

Geografio

Tajpeo troviĝas en granda kaldrono en norda parto de insulo. La urbo havas 2 riverojn rande, aliflanke estas ankaŭ montoj.

Historio

Lokaj gentoj vivis en tiu loko ĝis la 18-a jarcento, ekde 1709 ankaŭ ĉinaj gentoj. Tajpeo estis negrava departementa sidloko, sed ekde 1894 ĉefurbo de la tuta insulo. Post 1 jaro Japanio akiris la insulon kaj lasis la ĉefurbon tie, sed la japana nomo estis Taihoku. Baldaŭe proksimaj urboj aliĝis al Taihoku. Post la 2-a mondmilito Ĉinio rericevis la insulon. Tajpeo iĝis provizora ĉefurbo.

Ekonomio

La plej gravaj industrioj estas elektraj kaj elektronikaj varoj, teksaĵoj, ŝipokonstruo kaj motoroj. La urbo apartenas al la plej gravaj financaj centroj.

Trafiko

Tajpeo havas internacian kaj enlandan flughavenojn. La stacidomo estas grava nodo. En la urbo la plej gravaj estas la metroo kaj tramoj, kiuj parte trafikas sub la krusto. Ankaŭ aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

Klimato

Tajpeo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Ŝtormoj oftas inter junio-oktobro. Somere la temperaturo estas 30', vintre iomete sub 20', sed tiu sezono estas mallonga. Jare pluvas po 2400 mm.

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj