Tajvana perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tajvana perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. crudigularis
Arborophila crudigularis
(Swinhoe, 1864)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tajvana perdriko (Arborophila crudigularis), estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Ĝi troviĝas nur en Tajvano. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj de 700 - 2,300 m. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu perdriko estas plumbogriza ĝenerale, kun tre brunaj flugiloj montrantaj duoblan flugiltrion de grizaj kaj nigraj makuloj. La subaj partoj estas tre plumbogrizaj kun blanka strieco en flankoj. La dorso kaj mallonga vosto estas tre striecaj. La kapobildo montras sur nigra fono blankajn markojn nome frunto kiel komenco de hela superokula strio, kaj mustaĉa strio kiu pluas kiel vanga makulo, ambaŭ markoj kiel ĉe la proksime parenca Nigragorĝa perdrikoBlankavanga perdriko (Arborophila atrogularis), sed ĉikaze krome estas alia blanka gorĝomakulo kaj super ĝi estas ruĝa gorĝomakulo kiu estas kialo por la latina scienca nomo A. crudigularis. La kruroj estas ruĝaj, la beko nigreca kaj la okulringo malhelbruna.

Referencoj