Takahaŝi Kunitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Takahaŝi Kunitaro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1865 (1865-11-30)
Morto 18-an de junio 1941 (1941-06-18) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

TAKAHAŜI Kunitaro (naskita en 1866 en Kuroiŝi, prefektujo Aomori; mortinta la 18-an de junio 1941[1]) estis japana esperantisto kaj inĝeniero.

Li esperantistiĝis en 1904.[1] Por akceli la disvastigon de Esperanto kaj ankaŭ por la aŭtoritato de japana lingvo, li energie bataladis buŝe kaj skribe kontraŭ instruado de fremdaj - precipe angla - lingvoj en mezgrada lernejo en Japanujo. Li bedaŭris: Se L. L. Zamenhof estus scianta Japanan lingvon, li povus esti trovinta ion utilan por sia gramatiko, kvankam nun Esperanta elparolo kaj aliaj estas similaj al Japana lingvo. Al internacia teknika kongreso en Tokio en 1929 li prezentis kun aliaj proponon pri akcepto de Esperanto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.