Takaheo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Takaheo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porphyrio
Specio: P. hochstetteri
Porphyrio hochstetteri
(A. B. Meyer, 1883)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Arealo de P. hochstetteri
Arealo de P. hochstetteri
Arealo de P. hochstetteri
Sinonimoj

Notornis mantelli Mantell, 1847
Porphyrio mantelli hochstetteri ,

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La TakaheoSudinsula Takaheo, Porphyrio hochstetteri estas aŭstralazia nefluganta birdo endemiisma en Novzelando kiu apartenas al familio de Raledoj. Oni supozis, ke tiu specio ekstingiĝis post la lastaj vidoj de 4 ekzempleroj en 1898. Tamen post zorge planita priserĉado la specio estis denove malkaŝita de Geoffrey B. Orbell ĉe lago Te Anau en la Montaro Murchison, Suda Insulo, la 20an de Novembro de 1948.

Proksima specio, la Nordinsula Takaheo (P. mantelli) aŭ mōho estas ekstingita kaj konita nur laŭ skeletaj restaĵoj. Ambaŭ formoj estis konsiderataj kiel subspecioj de mantelli kaj estis kutime lokitaj en genro Notornis. Tamen poste oni konsideris, ke la diferencoj inter Porphyrio kaj Notornis estis nesufiĉaj por separigi la duan, dum la diferencoj inter la Nordinsula kaj la Sudinsula formoj pravigis la disigon en du specioj kiuj sendepende evoluis al neflugeco.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Takaheo estas la plej granda vivanta membro de la familio de Raledoj; ties averaĝa longeco estas ĝis 63 cm. Ĝi estas malalta, sed fortika, kun mallongegaj flugiloj, fortaj kruroj kaj grandega beko.

Plenkreskuloj estas ĉefe purpurbluaj, kun verdecaj dorso kaj subflugiloj. Ili havas ruĝan frontan ŝildon kaj rozkoloran bekon kun ruĝa bazo. La kruroj estas rozkoloraj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la inoj estas iom pli malgrandaj, sed la junuloj estas ĉefe brunaj. Tiu specio estas iome bruema per laŭta klaŭp alvoko.

La Takaheo troviĝas en montaraj herbejoj. Ili manĝas diversaj tipoj de plantoj. Ties dieto estas simila al tiu de pukeko (Purpura porfirio), ties pli proksima parenco kaj la Moho. Tre ofte la Takaheo estas vidata plukantan tigojn de Danthonia flavescens prenante ĝin per unu krifo kaj manĝante nur la mildan parton de la planto, kio estas ties favorata manĝaĵo. La resto estas forlasata.

La Takaheo konstruas bulan neston sub arbustoj, kie la ino demetas du flavecajn ovojn. La specio defendas sian teritorion. La mezaveraĝo de pretervivo de la idoj atingas 73-97 %.

Preskaŭ ekstingiĝo de la Takaheo estis kaŭzata de troĉasado, malpliigo de medio kaj enmetitaj predantuloj, inter aliaj. Ĉar la specio estas is long-lived, pliiĝas malrapide, atingas seksan maturecon post kelkaj jaroj kaj pro tio malpliiĝis tro. Konservantaj klopodoj estas malhelpataj de malforta fekundeco de birdoj; oni faras genetikan analizadon por selektado de kaptotaj birdoj kun maksimuma genetika diverseco.

La Takaheo ĉeestas ankaŭ la lokon kie ili estis malkaŝitaj en la montaro Murchison. Etaj nombroj estis translokigitaj sukcese al kvar insuloj, kie ne estas predantuloj, nome, Tiritiri Matangi, Kapiti, Maud kaj Mana, kaj kie ili povas esti vidataj. Krome kaptivaj Takaheoj povas esti vidataj ĉe Te Anau kaj ĉe Sovaĝviva Centro Mt. Bruce. Junie de 2006 paro da Takaheoj estis translokitaj al Konservanta Projekto Maungatautari.

Ties scienca nomo omaĝas la Aŭstrian geologon Ferdinand von Hochstetter.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]