Take Five

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dave Brubeck (maldekstre) kun komponisto Paul Desmond (1954, foto: Carl van Vechten)

Take Five estas la plej sukcesa titolo de ĵaza muzikpeco de la Dave-Brubeck-Kvarteto, kiun en 1959 sonregistris Paul Desmond por la albumo Time Out, aperinta en 1959, kaj kiu nur post publikigo sur disketo en la jaro 1961 tutmonde populariĝis.

Ekestohistorio

Dave Brubeck kaj lia kvaropo evoluigis foje inklinon al neparaj taktspecoj, kaj Take Five per sia 5/4- aŭ Blue Rondo A La Turk per 9/8-taktoj estas ekzemploj por tio. Krom de la ritmo la peco vivas de la plaĉa melodio de saksofonisto Paul Desmond. Kiam la albumo Time Out estis aperonta, Brubeck rimarkis, ke Paul Desmond kaj la frapinstrumentisto de la kvaropo, Joe Morello, improvizis dum la paŭzoj kune laŭ 5/4-takto. Brubeck komisiis post tio Desmondon, verki por la venonta bandekzercado pecon laŭ 5/4-takto. Dum la venonta bandekzercado Desmond rezigneme diris, ke li ja havas du temojn, tamen li ne fakte ne ekhavis ideon por peco. Brubeck propronis preni la duan temon de Desmond por parto A kaj lian unuan por parto B, kaj tiamaniere ekestis Take Five. La komponaĵo havas 24 taktojn kun la kantoformo ABA kaj estas ludata en modera tempo.[1] Ankaŭ homoj, kiuj alikaze ne interesiĝas pri ĵazo, konas la pecon. Origine ĝi estis planita kiel peco por frapinstrumentara soloo. La mezparto elstarige prezentas la frapinstrumentaran soloon. En la registradkunsidoj, produktitaj de Teo Macero la 25-an de junio, la 1-an de julio kaj la 18-an de aŭgusto 1959 en la novjorkaj studioj de Columbia (30-a Strato), ludis Paul Desmond (aldosaksofono), Dave Brubeck (piano), Gene Wright (baso) kaj Joe Morello (frapinstrumentaro). Take Five ekestis kune kun Strange Meadowlark la 1-an de julio 1959, je kio komponisto Desmond tranprenis la meloditenan ĉefparton.

Laŭ raporto de Herald Tribune la bruoj de ludmaŝinoj en Reno inspiris Paŭlon Desmond al la peco. [2] La peco ricevis la titolon pro la 5/4-takto nekutima aparte por ĵazkantoj. La nocio to take five signifas en ĉiutaga lingvo „mallonge paŭzi 5 minutojn“. Kromsignifo de la titolo Take Five estas „kvina sonregistrado“; tamen fakte la peco bezonis nur 2 registradojn.

Publikigo kaj sukceso

La instrumenta peco aperis aŭguston de 1960 kun 6 pluaj titoloj sur la diskego „Time Out“, kiu atingis rangon 2 de la usona furorkanta ranglisto. Nur aŭguston de 1961 oni elprenis el ĝi Take Five kaj faris el ĝi disketon, kiu en Britujo atingis rangon 5 kaj tutmonde vendiĝis pli ol milionoble.[3] Estis la ĝis tiam plej ofte vendita ĵazdisko . Sekvan jaron Carmen McRae kantis (kun Brubeck) unuan version kun teksto, kiun verkis Brubeck kune kun sia edzino Iola. [4] La peco ekestis kiel koncertregistraĵo la 6-an de septembro 1961 en la novjorka „Basin Street East“.

Kiam Desmond mortis en 1977, li postlasis la rajtojn pri Take Five kaj sian tutan havaĵon al la usona Ruĝa Kruco. La 15-an de aprilo 2011 la testamentplenumanto de Desmond, Noel Silverman, raportis, ke la tantiemoj el Take Five intertempe sumiĝas je pli ol 6 milionoj da dolaroj.[5]

Novaj versioj

La peco evoluis jam antaŭ longe al ĵaza normkanto; ĝin surdiskigis tiel malsamaj muzikistoj kiel Monica Zetterlund, Chet Atkins, Augustus Pablo, Al Jarreau, George Benson, Quincy Jones, Grover Washington, Jr., The Specials, Moe Koffman, Yo-Yo Ma kaj Eric Singleton. Broadcast Music Incorporated (BMI) surlistigis 27 versiojn.[6]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Carlo Bohländer, Reclams Jazzführer Stutgarto 1970
  2. Kajero pri "A Collection of Various Interpretations of Take Five" eldonita de Roof Records kaj WDR 5
  3. Joseph Murrels, Million Selling Singles, 1985, p. 150
  4. McRae kaj Brubeck Take Five
  5. Artsjournal de la 15-a de aprilo 2011, Desmond on „Take Five“
  6. BMI pri Take Five