Takeda Nobuyoshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TAKEDA Nobuyoshi (japane: 武田 信吉; naskiĝis la 18-an de oktobro 1583; mortis la 15-an de oktobro 1603) estis japana daimio el la frua Edo-epoko.

Li naskiĝis Tokugawa Fukumatsumaru, kiel filo de Tokugawa Ieyasu. Oni supozas, ke lia patrino estis Otoma, filino de la vasalo Akiyama Torayasu de la Tadeka-klano.

Kiam Ieyasu kompatis la neniigitan Takeda-klanon, li ŝanĝis la nomon de sia filo al Takeda Manchiyomaru kaj poste al Takeda Shichiro Nobuyoshi. Li konfidis al la knabo la zorgon pri Anayama en Kai.