Takeo Doi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Takeo Doi (土居健郎, naskiĝita en 1920 en Tokio, Japanujo) estas fama japana psikologo kaj psikoanalizisto. Doi faris gravan kritikon de la moderna japana socio en sia verko "La anatomio de la dependeco", kiu pritraktis amplekse la kialon kaj la efektojn de japana kultura konduto, amae.

En 1986 Takeo Doi publikigis alian libron, "La anatomio de Memo", kiu pligrandigas lian antaŭan analizon de la koncepto de amae per pli profunda ekzameno de la tradicia distingo inter honne kaj tatemae.

Doi estas diplomito de la Universitato de Tokio.

Por ampleksa kritiko de lia verko, kiu konsideras la teorion de Doi simple kiel alia vario de nihonjinron, vidu Dale, Peter N. 1986. La mito de la japana unikeco (The Myth of Japanese Uniqueness) Oksfordo, Londono. Nissan Instituto, Croom Helm.pp.116-175