Takeuti Yosikazu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TAKEUTI Yosikazu (Kunrei) (竹内義一 [take-uĉi joŝi-kazu];Hepburn: TAKEUCHI Yoshikazu, 1931- 29-a de aŭgusto, 2005)

Esperanton li ekkonis en 1946 kaj ekde 1958 li aktivas en la regiona organizaĵo Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), i.a. kiel prezidanto de la komitato kaj kiel redaktoro. Li flegis la lokan grupon de Takatuki(en urbo Takacuki) dum 40 jaroj, organizis kaj gvidis kursojn. En 1965 li estis prezidanto de la LKK de la 21-a IJK en Ootu (Oocu) en Ŝiga (gubernio). En 1994 li fariĝis la unua prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM). Ekde 1993 Takeuti estas estrarano de Japana Esperanto-Instituto, 1992-1998 komitatano A kaj 1998-2004 komitatano C de UEA, ekde 2004 Honora Membro de UEA. Kiel ano de la Elekta Komisiono li kunpreparis ekde 2002 la elektojn de UEA en 2004. Li prezidas la lokan grupon kaj estas vicprezidanto de JEI. En 1999 li estis honorita je la premio Ossaka. Li forpasis je 29-a de aŭgusto 2005 pro pneŭmonio.

S-ro Takeuti Yosikazu grave kontribuis al ĝemeligho de Takacuki(Japanio) kaj Changzhou (Ĉinio) kaj preskaŭ chiujare vizitis la urbon Changzhou por vigligi la interurban Esperanto-movadon post kiam li havis kontakton kun tieaj esperantistoj. N-ro.1 Informilo de Ĝemelaj Urboj speciale tion raportis. En la lasta oktobro s-ro Takeuti Yosikazu ricevis la titolon "honora profesoro" de Changzhou Gerontologia Universitato.

Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-movado dek milionojn da japanaj enoj, aŭ proksimume 64 000 eŭrojn. Tiel informis la plej granda japana gazeto Mainichi Shimbun en paĝo de lokaj novaĵoj la 20-an de januaro 2005. Li deziris donaci sian heredaĵon kaj de sia edzino, Tomiko, kiu pli frue mortis, al la movado ĉar ili ne havis gefilojn, kaj sekve malproksima parencaro heredos ilian posedaĵon. La amikoj de Takeuti dividis la sumon por donaci al jenaj kvin organizoj: Takatuki-a Esperanto-Societo, Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, UK-fondaĵo de Japana Esperanto-Instituto, Azia Fondaĵo de UEA kaj Sennacieca Asocio Tutmonda.

Eksteraj ligiloj

grekePaĝo pri li, en Esperanto-Societo en Takatuki (en Japanlingvo) grekeForpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA (Notico en Libera Folio) grekeTakeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-movado