Taksila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Taksila*
Monda Heredaĵo

Panorama at Jaulian - Ancient Buddhist Monastery - Taxila, Pakistan - 566-31.JPG
Vidaĵo de budhisma lernejo
Lando Flago-de-Pakistano.svg Pakistano
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii, vi
Fonto 139
Regiono** Azio kaj Oceanio
Koordinatoj 33°46′45″N 72°53′15″E  /  33.77917°N, 72.8875°O / 33.77917; 72.8875 (Taksila)
Registra historio
Registrado 1980  (4-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO


Taksila (Taksilo) estas grava arkeologia loko en Pakistano kiu enhavas la ruinojn de la urbo Gandhara kaj la lernejo Taksashila (Taksilo), grava hinduisma kaj budhisma edukejo de la 5-a jarcento a.K ĝis 2-a jc. p.K.

Hodiaŭ Taksilo estas situanta en la regiono de la Ĉefurba teritorio de Islamabado; nordokcidente de Rawalpindi kaj en la landlimo de Panĝabo; je 30 kilometroj nordokcidentee de Islamabado.

En la regiono troviĝas pluraj spuroj de hinduismo kaj budhismo, la restaĵoj de mogolaj ĝardenoj kaj spuroj de la konstruaĵoj de la imperiestro Ŝer Ŝaho Ŝuri, en la 15a kaj 16a jarcentoj. Ĝi ankaŭ havas gravan muzeon pri la civilizo de Gandhara. Taksilo estas Monda heredaĵo de Unesko ekde la jaro 1980.