Takto (delikateco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Takto.

En homa komunikado takto estas delikateco, la kapablo en kontakto kun aliaj homoj konsideri ties situacion kaj respekti ties memestimon sen provokihontigi ilin.

Laŭ ReVo: takto (3)

(figure) Kapablo sagace juĝi kaj konvene paroli aŭ agi konforme al la cirkonstancoj, montrante ĉiam ĝentilecon kaj delikatecon: en tiu malfacila okazo li montris grandan takton, li estis taktoplena; dum en ĉiuj internaciaj kongresoj la neŭtraleco estas simpla afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principoZ.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Takto kiel delikateco estas figura apliko de la termino el takto en muziko: konvena al la ritmo de la tuta orkestro.

Takto en diversaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Kio konvenas kaj kio ne, pri tio estas tre diversaj sintenoj en diversaj kulturoj. Tial - por agi taktoplene - necesas scii, kio estas takta en aliaj kulturoj. Vidu: Interkultura komunikado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]