Taktsilabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Taktsilabo estas ĝeneraligita koncepto de tonsilabo, kiu ne nepre devas havi certan tonaltecon.

Taktsilabo estas silabo kiu simbolas tempe fiksan sonon, procedon aŭ okazaĵon. Taktsilabo konsistas el konsonanto (b, c, d, f, g, j, k, l, m, n, p, r, s, t, v, z kaj aliaj) kaj vokalo (a, e, i, o, u kaj aliaj). Simpla taktsilabo konsistas el unu konsonanto kaj unu vokalo (ba). La konsonanto signas la tonekon (albaton). La vokaloj nomiĝas toneroj kaj montras la daŭron de la sono aŭ movo. En taktsilabo kun diversaj vokaloj nur la lasta speco estas tonera. Taktsilaboj staras post tonsigno (#) kiun sekvas dupunkto (#:) aŭ parentezo (#( ) aŭ #[ ]).

Ekzemploj je taktsilaboj estas tonsilaboj, drumoj, dancopaŝoj, scenaj lumigo kaj koreografio kaj eĉ priskribo de motorvolvo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Kajero "Kiel tonsilabi"[1] Arkivigite je 2016-11-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]