Tal Farlow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tal Farlow

Tal Farlow (fakte Talmage Holt Farlow; * 7-an de junio 1921 en Greensboro, Norda Karolino; † 25-an de julio 1998 en Manhatano) estis usona ĵazgitaristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tal Farlow naskiĝis la 7-an de julio 1921 en Greensboro, Norda Karolino. En la aĝo de ok jaroj li komencis gitarludi, sed nur en la aĝo de 22 li fariĝis profesia muzikisto. Intertempe li laboris kiel ŝildopentristo. Lia profesia kariero komencis, kiam oni malfermis en Greensboro militbazon de la aeraremeo, kio tiam neeviteble rezultigis la malfermadon de muzikklubejoj. Tie Farlow kolektis spertojn pri muzikprezentado kaj ekigis multajn kontaktojn, kiuj li baldaŭ logis lin al Novjorko. En 1947 li laboris kun Dardanelle Breckenbridge, en 1948 kun la triopo de Marjorie Hyams kaj en 1949 kun la sesopo de Buddy DeFranco. Poste Red Norvo anigis lin en sian novigeman triopon kun basisto Charles Mingus, kiu ekestis ĝis 1953. Post dungiteco ĉe Artie Shaw li estis en 1954 kaj 1955 membro de la kvinopo de Norvo. En tiu tempo ankaŭ okazis unuaj sonregistradoj je propra nomo. Inter 1956 kaj 1958 li direktis propran triopon kun pianisto Eddie Costa. Post edziĝo en 1958 Farlow retiriĝis el la muziknegoco kaj laboris komence kiel ŝildopentristo.

Maloftaj prezentadoj, koncerto je la Newport Jazz Festival de 1968 kaj koncertvojaĝo kun la bando de George Wein okazis antaŭ la albumo "The Return of Tal Farlow" en 1969. Lia vera resursceniĝo tamen okazis nur en 1976. Li publikigis plurajn diskoj je diskeldonejo Concord kaj ankaŭ prezentis en Eŭropo (ekz. en 1982 kun Norvo). Pretertempe li muzikis en la ensemblo "Great Guitars". Tal Farlow restis aktiva muzikisto ĝis grandaĝo; en 1996 li gastmuzikis en Vieno kun Harald Putz (b) kaj Walther Großrubatscher (dm). Li mortis la 25-an de julio 1998 en Memorial Sloan-Kettering Cancer Center je Manhatano pro ezofaga kancero.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Liaj grandaj manoj alportis al li jam frue la ŝercnomon "Octopus". Ili ebligis al li komplikajn akompanritmojn, kiujn li aplikis en la senfrapinstrumentara triopo de Norvo.

Laŭ opinio de Attila Zoller Farlow distingiĝis pro sia senco por harmonioj kaj memevoluigitaj prenaĵoj kun apartaj akordmetaĵoj. Laŭ propraj indikoj la improvizaĵoj de Farlow baziĝas ne kiel kutime sur gamoj, sed nure sur akordoj. Intervalstrukturojn li imagis grafike sur la prentabulo de sia gitaro kaj sukcesis tiamaniere, ludi pli melodieme kaj malkrude ol multaj aliaj ĵazgitaristoj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]