Talamanko de Ĥaramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talamanko de Ĥaramo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 355  (2023) [+]
Loĝdenso 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 3° 30′ U (mapo)40.744444444444-3.5080555555556Koordinatoj: 40° 45′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 654 m [+]
Areo 39,36 km² (3 936 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Talamanko de Ĥaramo (Hispanio)
Talamanko de Ĥaramo (Hispanio)
DEC
Talamanko de Ĥaramo
Talamanko de Ĥaramo
Situo de Talamanko de Ĥaramo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talamanca de Jarama [+]
vdr
parta vidaĵo de la Paroĥa preĝejo Sankta Johano

Talamanko de Ĥaramo hispane Talamanca de Jarama estas municipo de Hispanio, kiu troviĝas en la nordo de la Madrida Regiono, en la limoj kun Kastilio-Manĉo. Ĝi havas 2.472 loĝantojn kun loĝdenso de 62,8 loĝ/km² (jaro 2008).

La vilaĝo posedas riĉan art-historian heredaĵon kaj en ĝi konserviĝas la spuroj el romaniko-mudeĥaro plej gravaj el la ekzistantaj de la Madrida Regiono. Laŭ diversaj arkeologiaj esploroj la loko estis loĝata antaŭ la romia epoko, kvankam oni ne povas konfirmi la konstantan loĝadon en setlejo ĝis la romia okupado de Iberio.

Dum la muzulmana regado, ĝi konvertiĝis en unu el la urbaj kaj militistaj nukleoj plej gravaj de la Meza Marko, vasta teritorio, grandparte koincidante kun la nuna Madrida Regiono, kiun la islama loĝantaro fortikigis por garantii la defendon de la urbo Toledo, antaŭ la rejdo de la kristanaj reĝlandoj de la duoninsula nordo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]