Talarrubias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talarrubias
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 274  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 2′ N, 5° 14′ U (mapo)39.034166666667-5.2361111111111Koordinatoj: 39° 2′ N, 5° 14′ U (mapo) [+]
Alto 435 m [+]
Areo 339,3 km² (33 930 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Talarrubias (Ekstremaduro)
Talarrubias (Ekstremaduro)
DEC
Talarrubias
Talarrubias
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Talarrubias (Hispanio)
Talarrubias (Hispanio)
DEC
Talarrubias
Talarrubias
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talarrubias [+]
vdr

Talarrubias estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas talarrubianos. La censita populacio en 2008 estis de 3.646 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Talarrubias estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Siberia, je altitudo de 435 m; je 172 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 112 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 339,3 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Proksime estas la Akvorezervejo de García de Sola, konata ankaŭ kiel "Puerto Peña", de kie eliras kanaloj por irigacio kaj kie estas bela pejzaĝo kun rokomontoj kie nestumas vulturoj kaj aliaj interesaj birdospecioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵo en la municipa teritorio de la Paleolitiko, Ĥalkolitiko (surrokaj pentraĵoj) kaj de antaŭroia epoko. Sed plej abundas tiuj de la romia epoko kaj estas ankaŭ de la visigotoj kaj araboj.

La mezepoka deveno de la vilaĝo rilatas al la graveco de la tiama Puebla de Alcocer kaj de la militaj ordenoj de Templanoj kaj Calatrava dekomence kaj poste de tiu de Alcántara. Dum la 15a kaj 16a jarcentoj la vilaĝo prosperas, kion pruvas la grandeco de la projektita preĝejo. En 1583 okazis terura nigra pesto kio mortigis vilaĝanojn ĉefe de apudaj domaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]