Talavera la Vieja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuria Kolonaro de Talavera la Vieja, en ties nova loko. Estas unika tiaforme konservata en la tuta romia mondo.

Talavera la Vieja, nomita ankaŭ Talaverilla fare de ties iamaj loĝantoj kaj ties descendantoj, estis situanta en la provinco de Supra Ekstremaduro, nome provinco de Cáceres, 39º 48' 18" N kaj 5º 24' 25" Ok, ĉe la maldekstra bordo de la rivero Taĵo, inter la komarkoj de La Jara, en Kastilio-Manĉo kaj Campo Arañuelo en Ekstremaduro. Nuntempe ĝi kuŝas sub la akvoj de akvorezervejo Valdecañas.

La municipa teritorio estis limigita norde kaj oriente de la rivero Taĵo, sude de la teritorio de Peraleda de San Román kaj okcidente de tiu de Bohonal de Ibor. La etendo de la teritorio estis de 39,23 km², kaj pro la inundo de tiu fare de la akvo de la akvorezervejo de Valdecañas en 1963 estis dividita inter la municipoj de Peraleda de San Román kaj Bohonal de Ibor. Kvankam aktuale ankaŭ ne ekzistas la vilaĝo de Valparaíso, ĝi estis najbara de Talaverilla kaj ties nomo ludis gravan rolon en la toponimio el Ekstremaduro en Hispanameriko.

Famas ĉar estis grava romia urbo, kelkaj el kies restaĵoj povis esti savitaj el la inundo sed aliaj restas subakve.