Talaveruela de la Vera
| Talaveruela de la Vera | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Ekstremaduro | |
| Provinco | Cáceres | |
| Urbestro | Benedicto Domínguez González | |
| Retpaĝaro | [] | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 378 (2006) | |
| Geografio | ||
| Areo | 21.34 | |
Talaveruela de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas Talaveruelenses. La censita populacio en 2006 estis de 378 loĝantoj.
Situo [redakti]
Talaveruela de la Vera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Vera, kiel le nomo de la vilaĝo sugestas, je altitudo de 562 m. La areo de ties teritorio estas de 21,34 km².
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo (tabako, olivarboj kaj figoj), brutobredado (kaproj kaj bovoj) kaj konstruado.
Medio [redakti]
La tereno estas sufiĉe kruta ku etaj ebenaĵoj kaj montoj, de olivarbaroj, figarboj, fruktoĝardenoj kaj rojoj, krom pinaroj sur montetoj ĉe la Rivero Tiétar. Nature estas kverkoj. Inter la plej altaj montopintoj troviĝas Majalbierzo kun 1200 m kaj la rokaĵo "Corte del Cancho" de 2.274 m ĉe la limo kun la Provinco de Ávila. Tie multe neĝas vintre kaj abundas la ibeksoj. En la riveroj de la termino abundas fiŝoj kiaj trutoj.
Demografio [redakti]
| Demografia evoluo de Talaveruela de la Vera inter 2001 kaj 2006 | |||||
| 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 |
| 444 | 424 | 413 | 413 | 398 | 378 |
Vidindaĵoj [redakti]
Preĝejo de San Andrés.