Talento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni parolas pri talento, se persono estas en iu rilato pli kapabla ol la granda plimulto de la homoj. Talento estas denaska kvalito. Por atingi elstarajn rezultojn en iu kampo nepre necesas ankaŭ lernado kaj trejnado. Talentoj montriĝas en la plej diversaj branĉoj de la homa agado, sed ĝenerale ili estas klasigeblaj al la sferoj intelekta, arta kaj sporta.


Fondaĵo Talento[redakti | redakti fonton]

La Fondaĵon Talento establis la Ekonomikista Grupo de Hungara Esperanto-Asocio en la jaro 1989. La fondaĵo okupiĝas pri kapablo-evoluigo de infanoj kaj mediprotektado. En septembro 1989 la fondaĵo ekfunkciigis lernejan klason por ses-jaraj infanoj en urbeto Budaörs (apud Budapeŝto).

Krome la fondaĵo probable apogis la mediprotektan organon Lélegzet (Spiro) de la societo Levegő Munkacsoport (Aera Laborgrupo) de esperantisto András Lukács.

Talento-lernejo[redakti | redakti fonton]

La Talento-lernejo estis fondita en 1989 kaj funkciis en Budaörs, Hungario. Laŭ la ekzamenoj ĉe la komenco de la lernado la infanoj estis averaĝe kapablaj. Ekde tiam la lernantoj kaj la pedagogoj atingis elstarajn sukcesojn. La klaso specialiĝis pri matematiko kaj fremdaj lingvoj (kompreneble ankaŭ la lernobjektoj pri la gepatra lingvo havas gravan rolon). Post du jaroj ili adiciis kaj subtrahis nombrokolumnojn dum momentoj, mense multiplikis du duciferajn nombrojn kaj bone faris dividojn.

La instruprogramo emfazis ĉefe matematikon kaj fremdajn lingvojn. Kiel enkondukan fremdan lingvon la infanoj lernis Esperanton. 12 infanoj en la unua kaj la dua studjaroj lernis Esperanton ĉiutage 3 horojn. En la tria studjaro ili komencis lerni la francan lingvon.

En matematiko ili uzis la tradician japanan kalkulilon sorobano. Jam ĉe la fino de la unua lernojaro videblis la evoluo de la lernantoj kaj evidentiĝis la sukceso. Post 3-jara eksperimento komencis la lernadon la dua klaso. Tie la laboro baziĝis sur la spertoj de la unua klaso. Ekde tiu tempo oni jam povas paroli pri vera lernejo kaj ne nur pri eksperimenta klaso.

Ekde septembro de la 1993-a jaro Talento-lernejo havis tri klasojn: unuan, duan kaj kvinan. La lernejo funkcias en la sama konstruaĵo kiel la oficejo de Fondaĵo Talento, kiu subtenas la lernejon. Oni jam skribis multe en diversaj gazetoj pri la unua eksperimenta klaso (la nuna kvina klaso).

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

La iniciatinto estis András Lukács, kies filo lernis en la eksperimento. Nun li estas fama en Hungario pro sia laboro pri mediprotektado. En la instruprogramo de Talento-lernejo kunlaboris Péter András Rados, la sama, kiu estas kunaŭtoro de la superintensaj kursoj.

Grave kontribuis Esperantina Mirska, kiu nuntempe sendas materialojn al edukado.net, ŝi do estas atingebla. Blazio Vaha (nacia skribo: Balázs Wacha) nun laboras ĉe la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio, li flegis la lingvoscion de infanoj en la tria studjaro kaj akompanis ilin al la eksterlandaj vojaĝoj. Cetere li gravege kontribuis, ke la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio deklaru, ke Esperanto estas vivanta fremda lingvo.

Tiu ĉi eksperimento volis igi amasa la infanedukan metodon de familio de la patro László Polgár, kies tri filinoj Zsuzsa, Zsófia kaj Judit nun estas inter la plej bonaj ŝakistoj.

La fondaĵo/lernejo protestis kontraŭ konstruota aĉetcentro apud la lernejo, kaj post tio la loka registaro ne plu apogis la lernejon.

La posta sorto de la lernejo estas nebula, sed verŝajne ĝi finiĝis en 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri talento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

Citaĵo
 Mizero havas talentan kapon. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-30.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]