Taleroj de Jáchymov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moneroj el la jaro 1525

Taleroj de Jáchymov estis arĝentaj moneroj kreitaj dum mezepoko en bohemia urbo Jáchymov (nuntempe en Ĉeĥio).

Danke al la arĝentaj minejoj, kiuj estis malfermitaj komence de la 16-a jarcento, fariĝis tiutempe Jáchymov elstara centro de progresa mineja tekniko, scienco kaj komerco. Pro tio estis en la urba jam ekde la jaro 1519 stampataj famaj "Taleroj de Jáchymov", kiuj famiĝis kiel la plej kvalita kaj la plej potenca mono en la mondo.

Unue ili estis stampataj en keloj de iama burgo Freundstein. Pli poste estis konstruita en la jaroj 1534-1537 nova t.n. "Reĝa monfarejo", tuj najbara de la urbodomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.