Talgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lokomotivo 334.016 kun Talgo enire en la stacio de Orense.

Talgo estas tipo de trajno komponita ĉefe de nedeformebla serio de mallongaj ferveturiloj (vagonoj), el aluminio kaj pli malaltaj ol tiuj tradiciaj, laŭ dezajno kaj konstruado fare de la hispana entrepreno Patentes Talgo. Ties nomo devenas el la sigloj de Tren (trajno) Articulado (artikulita) Ligero (malpeza) Goicoechea Oriol, honore al ties dezajnisto Alejandro Goicoechea kaj al financisto kiu apoĝis ties enketadon kaj la fabrikadon de la unuaj trajnoj konstruitaj per tiu sistemo nome José Luis Oriol Urigüen. Ambaŭ formis la entreprenon en 1942. Unue ili konstruis la prototipojn Talgo 0 kaj Talgo I, sen komerca uzado. Poste Talgo II. Post Talgo II Goicoechea haltis sian partoprenon en la projektoj de la entrepreno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]