Talheim (apud Heilbronn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Talheim
Blazono
Talheim (apud Heilbronn) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Talheim in HN.png
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Heilbronn
Komunumaro Gemeindeverwaltungsverband Flein-Talheim
Urborajtoj
Koordinatoj 49°5′N 9°12′O  /  49.083°N, 9.2°O / 49.083; 9.2 (Talheim (apud Heilbronn))
Alto super la marnivelo 236 m
Areo 11,62 km²
Telefona antaŭkodo 07133
Poŝtkodo 74388
Aŭtomobila kodo HN
Oficiala kodo 08 1 25 094
Komunumestro Rainer Gräßle
Adreso de la administrejo Rathausplatz 18
Komunuma retejo www.talheim.de
v  d  r
Information icon.svg

Talheim estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Heilbronn de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 4768 loĝantojn.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Talheim estas konata en arkeologio pro spektakla trovaĵo el la jaro 1983:

Jam en la malfrua ŝtonepoko la loko estis setlita. La trovitaj skeletoj kaj ceramikaĵoj indikas setlejon de liniceramikuloj de ĉirkaŭ 5000 a.K..

En 1983 troviĝis 34 neolitikaj skeletoj (inter ili 9 viroj, 7 virinoj kaj 16 infanoj/junuloj). Per radiokarbonmetodo ili estis datitaj al 4900 ĝis 4800 a.K..

Ĉiuj skeletoj montras spurojn de batalo. La plimulto estis batmortigitaj per hakiloj, ŝajne sen multaj ŝancoj por defendo. La evento estas konata en arkeologio kiel "Masakro de Talheim". Ĝi prilumas la rolon de agreso por la evoluo de la homaro.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]