Talibano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Talibano

Talibano, de taliban el perse, طالبان, "(islamaj) studentoj", tiu de arabe: طالب "(islama) studento", esperante talibanojtaliboj, estas populara nomo por la afgana islama fundamentisma movado reginta partojn de Afganio inter 1996 kaj 2001. Ilia gvidanto estis la Mulao Mohamed Omar. Iliaj anoj estis studantoj en pakistanaj islamlernejoj (madrasa). Ne konfuzu taliban kun talibé.

La Talibanoj estis sunaismanoj kaj ili apartenis al la Paŝtuna etna grupo, la plej granda etna grupo de Afganio. Ili regis Afganistano de 1996 ĝis 2001, kiam la Usona armeo kaj la Norda Alianco, kolektivo da afganaj militgrupoj kiuj estis kontraŭ la Talibanoj kaj kutime apartenis al malsamaj etnaj grupoj, forigis ilin de la povo. Kelkaj malgrandaj grupoj kiuj nomas sin mem Talibanoj ankoraŭ batalas kontraŭ la Usonaj trupoj kaj la nova Afgana registaro.

Dum ilia regado, la Talibanoj devigis ĉiujn homojn sub ilia kontrolo sekvi nekredeble strikta interpreto de la Ŝario (Islama leĝo), eble la plej strikta iam ajn vidata en la Islama mondo. Ili fariĝis internacie konataj pro ilia leĝoj pri virinoj. Sub la Talibanoj, virinoj estis devigataj porti burĥo publike, kaj ili ne rajtis studi aŭ labori post la aĝo de ok jaroj. Virinoj ankaŭ ne rajtis esti vizitataj de viraj kuracistoj. Homoj kiuj ne respektis la leĝojn de la Talibanoj riskis esti publike flaĝelitaj aŭ ekzekutitaj. La Talibanoj ankaŭ malpermesis ion ajn kion ili konsideris neislama, ekzemple tradiciaj Afganaj festoj kaj muziko, kaj simboloj de aliaj religioj. Unu el iliaj plej fifamaj agoj estis la detruo de du gigantaj kaj antikvaj statuoj de Budho en Bamiyan, en 2001.

Kiam la Talibanoj atingis la povon, ili estis fakte sufiĉe popularaj inter ordinaraj afganoj, kiuj esperis ke ili reportus pacon kaj ordon post jaroj de korupcio, ĥaoso kaj senĉesa batalado inter malsamaj militaj estroj. Kvankvam la Talibanoj regis Kabul kaj la plejmulto de Afganio por kvin jaroj, ilia registaro estis agnoskita nur de tri landoj en la mondo: Pakistano, Saŭda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Aliaj landoj refuzis rekoni ilin pro ilia kompleta manko da respekto por homaj rajtoj. La plejmulto de la Talibanoj venis de la refuĝejoj por Afganoj en Pakistano, kaj ili ricevis helpon kaj trejnado de la Pakistana registaro. Ili ankaŭ estis forte subtenataj de Saŭda Arabio, kaj oni supozas ke la vahabisma ideologio de la Saŭdoj influis ilin. Usono almenaŭ komence simpatiis kun la Talibanoj, kaj estas debatebla kiom longe la simpatio dauris.

La Talibana registaro permesis al Usama bin Laden refuĝiĝi en Afganion post kiam la Sudana registaro forpelis lin de ilia lando. La terorisma organizaĵo de Bin Laden nomita Al-Kaida reorganiziĝis en Afganio, kaj kreis fortan aliancon kun la Talibanoj. Unu el la filoj de Bin Laden eĉ geedziĝis kun filino de la mulao Omar. Kiam Al-Kaida organizis la atencojn kontraŭ la ĝemelaj turoj en la 11-a de septembro 2001, Usono organizis invadon de Afganio kaj venkis la Talibanojn kun la helpo de la Norda Alianco.