Talivaldo Indra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talivaldo Indra
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1894 (1894-09-14)
Morto 8-an de februaro 1942 (1942-02-08) (47-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Latvio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tālivaldis INDRA, esperantigite Talivaldo INDRA (naskiĝis Talivald Gustavoviĉ FRIDRIĤSEN la 2-an[jul.]/14-a[greg.] de septembro 1894 en Daugmale, Kuronio, Rusia Imperio; mortis la 8-an de februaro 1942 en punlaborejo Usollag en urbo Solikamsk, Molotova provinco, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko) estis latva diplomita komercisto kaj Esperanto-aktivulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis instruisto, unue en Daugmale. En la jaro 1900 la familio transloĝiĝis. Tālivaldis lernis en paroĥa lernejo en Ķekava kaj en reallernejo en Ventspils, kie li abiturientiĝis en 1913. En la sama jaro li ekstudis en la ekonomia fakultato de Politeknika Instituto de Rigo. Finstudinte li akiris la titolon de "cand. rer. merc.". Li unue laboris kiel doganeksperto, en 1933 kiel instruisto en komercaj lernejoj. Indra estis vegetarano kaj abstinenculo. Post la soveta okupado de Latvio oni arestis lin la 14-an de junio 1941 kaj deportis lin kun multaj latvoj al Molotova provinco, kie li mortis en gulago Usollag.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Indra fariĝis esperantisto en 1914. Li eklaboris ĉe Vladimiro fon Ŝmurlo. Post transloĝiĝo al Moskvo li fariĝis estrarano de Moskva Esperanto-Societo (1915-1920) kaj instruisto ĉe Moskva Instituto de Esperanto. Post la sendependiĝo de Latvio li en 1921 organizis la movadon en Rigo; estrarano de Latva Esperanto-Societo 1921-24, 1928-1932, okfoje ĝia prezidanto. UEA-delegito en Rigo de 1922, ĉefdelegito de UEA de 1925. Indra estis prezidanto de 1-a Baltlanda Esperanto-Kongreso en Rigo en 1930. Latva sekretario de Internacia Cseh-Instituto de 1930.

Tradukis latven Ĉefeĉ-ŝlosilon, 1928. Kompilis la unuan pli ampleksan vortaron latvan-esperantan "Ileva", Riga 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1928: Esperanto atslēga [Ŝlosilo de Esperanto]. Rīga: A. Krauze, [1928]. [2], 10, [24] p. - 2a eld. 1932.
  • 1932: Latvju-Esperanto Vārdnīca - Latva-Esperanta Vortaro “Ileva”. Rīga: Talivalds Indra, 1932. 96 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.