Talo (manĝaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Talo (apartigilo)
Prilaborado de pasto de talo en la foiro de Sankta Tomaso de Bilbao
Tortoj de talo sur plato

La talo estas tipa manĝaĵo el Eŭskio kaj Navaro, simila al la Tortiljo el Centrameriko. Ĝi estas farita el faruno de maizo, salo kaj akvo. Poste oni kuiras ĝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La talon oni uzis kiel panon en la eŭskaj farmodomoj, kaj la restaĵon oni vespermanĝis kun lakto. Dum la 20-a jarcento populariĝis la pano el tritiko, kaj la talo ĉesis esti kutima manĝo por esti kuirita nur por specialaj okazaĵoj, do gajnis prestiĝon.

Kutime oni manĝas ĝin, kun viando kaj aliaj manĝaĵoj, sed ne sen io.

Kuirado[redakti | redakti fonton]

Por kuiri talon oni bezonas 350 gramojn da faruno de maizo, 250 ml de varmeta akvo kaj iomete da salo.

Oni miksas mane la farunon kaj la salon, kaj iom post iom aldonas la akvon en la centron, ĝis la miksaĵo estas homogena. Poste oni lasas ĝin dum 30 minutoj. Poste oni faras pilketojn el la miksaĵo, tiun miksaĵon oni premas el la centro ĝis ĝi iĝas maldika kaj plata, tiam, oni kuiras ĝin per pato ambaŭflanke.