Tamás Bakócz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BAKÓCZ Tamás (bako:c) estis hungara kardinalo, arkiepiskopo de Esztergom naskita en Erdőd en 1442 kaj mortinta en Esztergom la 15-an de junio 1521.

Tamás Bakócz

Kariero

Bakócz Tamás estis episkopo de Győr, de Eger, ĉefkanceliero, en 1498 arkiepiskopo de Esztergom. Post morto de papo Julio la 2-a (20-a de februaro 1513) li estis la dua okaze de papelektado. Papo Leono la 10-a komisiis lin je organizado de kruca militiro de Hungario kaj li nomumis kiel gvidinto de la armeo Georgo Dózsan. Li apogis la artojn. Li konstruigis la Maria-kapelojn en Eger (1501) kaj Esztergom (1507); ĉi-lasta estas la plej bela renesancstila monumento de Hungario.

Fontoj