Tamás Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Beck
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1929 (1929-02-26)
en Budapeŝto
Morto 20-an de aŭgusto 2014 (2014-08-20) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoĈeĥa Universitato Teknika ĉe PragoUniversitato Princeton vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo manaĝero • politikistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamás BECK [tamAŝ bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Tamás estis hungara politikisto, ministro, profesoro, maŝininĝeniero.

Tamás Beck [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1929 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Beck estis teknikisto inter 1948 kaj 1951, dume li lernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto kaj ankaŭ en teknika altlernejo en Prago. Post lernado li instruis en teknika akademio, sed en 1952 li havis postenon en ministerio pri malpeza industrio. Inter 1963 kaj 1970 li estis gvidanto de teksaĵuzino, poste li plulernis en Universitato Princeton helpe de ŝtata stipendio. Post lernado li denove gvidis alian teksaĵuzinon. En 1976 li iĝis partiano. En la 1980-aj jaroj li havis jam ankaŭ signifajn partiajn postenojn. Ekde 1982 li instruis en universitato kaj ankaŭ en altlernejo kiel titulara profesoro. Inter 1988 kaj 1990 li estis ministro pri komerco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]