Tamás Fazekas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás Fazekas [tamAŝ fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazekas Tamás estas hungara kuracisto pri internaj malsanoj, kardiologo, farmakologo, profesoro.

Tamás Fazekas

Tamás Fazekas [1] naskiĝis la 4-an de majo 1950 en Kiskunfélegyháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Fazekas frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Szeged, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1974. Post siaj studoj li laboris en hospitalo de sia naskiĝurbo duonjaron, poste li revenis al universitata kliniko en Szeged. Li ekzamenis pri internaj malsanoj en 1979, pri kardiologio en 1988, pri farmakologio en 1990, dume li kandidatiĝis (Cs) en 1985. Ekde 1983 li instruas en la kliniko kaj inter 2002 kaj 2010 li estis gastoprofesoro en Universitato de Debrecen. En 2000 li doktoriĝis (DSc). En Universitato Szeged li estis nomumita titulara profesoro en 2006. Dum tiuj jardekoj li studvojaĝis ekzemple en Glasgow, Maastricht, Göteborg.

Li ricevis premiojn inter 1994 kaj 2009. Li edziĝis en 1982, poste li havis 2 filojn. En 1996 li eksedziĝis.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Klinikai betegbemutatások. Válogatott fejezetek a belgyógyászatból. (1989)
  • Magnesium in Biological Systems (1994)
  • A szívritmuszavarok kezelése. Klinikai bizonyítékok (2004)
  • Pitvarfibrilláció. A szívizomsejttől a betegágyig. (2010)
  • Pitvarlebegés (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]