Tamás Kabdebó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Kabdebó
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1934 (1934-02-05)
en Budapeŝto
Morto 23-an de majo 2018 (2018-05-23) (84-jaraĝa)
en Dublino
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto • literaturhistoriisto • kulturhistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamás KABDEBÓ [tamAŝ], hungare Kabdebó Tamás, angle Thomas Kabdebo estas hungara kaj angla verkisto, poeto kaj tradukisto.

Tamás Kabdebó naskiĝis la 5-an de februaro 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Kabdebó frekventis universitaton en Budapeŝto. Li partoprenis en la revolucio en 1956, tial li devis forlasi Hungarion. En Londono li lernis en universitato kaj ekde 1960 li ricevis postenojn en diversaj bibliotekoj. En 1970 li komencis redaktadi literaturajn revuojn. Li verkadis ankaŭ angle kaj tradukis anglen poemojn de Attila József kaj Gyula Illyés. Li ricevis hungaran kaj internacian premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Érettségi (Abituriento), hungara romano, 1971
  • Kétszívű (Ambaŭkora), hungaraj kaj anglaj poemoj, 1973
  • Minden idők (Ĉiuj tempoj), hungara romano, 1978
  • Az istenek (La dioj), hungara romano, 1983
  • Minden idők (Ĉiujtempoj), romano + dramo pri 1956, 2006
  • 75 noveloj, 2009
  • la supre menciitaj tradukaĵoj
  • Száz ír vers élő költőktől (Cent da poemoj de vivantaj poetoj en Irlando), tradukaĵo, 2009
  • diversaj eseoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio