Tamaulipas
Tamaulipas [tamaŭLIpas] ( Esperantigite Tamaŭlipaso ) estas provinco en la nord-oriento de Meksiko.
La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-TAM". Ĝi havas 43 komunumojn (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Tamaulipas, areon de ĉ. 79.000 km² kaj loĝantaron de 2,7 milionoj. Plentitole ĝi nomiĝas hispanlingve "Estado Libre y Soberano de Tamaulipas" (libera kaj suverena ŝtato Tamaulipas). Ĝia ĉefurbo nomiĝas Ciudad Victoria ("venko").
La provinco oriente limas al la Meksika Golfo kaj norde al Teksaso (nun Usono), trans rivero Rio Grande del Norte. Ĝi havas apartan formon: pli ol duono de ĝia limregiono al Teksaso konsistas el strio 250 km longa kaj nur 30 km larĝa. Ĝi tiel preskaŭ komplete disigas Teksason kaj Nuevo León, al kiuj tamen restas ĉ. 20 km da komuna limo, tra eta koridoro inter Tamaulipas kaj Coahuila. En Usono oni nomas tian teritori-formon patotenilo (geografio).
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Aguascalientes | Baja California | Baja California Sur | Campeche | Chiapas | Chihuahua | Coahuila | Colima | Durango | Guanajuato | Guerrero | Hidalgo | Jalisco | Jukatanio | Estado de México | Michoacán | Morelos | Nayarit | Nuevo León | Oaxaca | Puebla | Querétaro | Quintana Roo | San Luis Potosí | Sinaloa | Sonora | Tabasco | Tamaulipas | Tlaxcala | Veracruz | Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)

