Tamaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La tamaoj estas etno en Ĉado kaj Sudano. La tamaa lingvo apartenas al la nilo-saharaj lingvoj. La tamaoj supozeble estas pli ol 50.000 homoj.

La plej multaj tamaoj en Sudano loĝas en Kabkabyia en norda Darfuro.

Kvankam la tamaoj estas konsiderataj "afrikaj", ili havas radikojn en la hodiaŭa Sauda Arabio (Awlad Tamim).

En la Darfur-konflikto ili ne estis rekte atakitaj de la Janjaweed, sed tamen kelkaj el ili estis mortigitaj per "flanka damaĝo". Neverigitaj asertoj diras, ke ili havas proksimajn rilatojn al la registaro kaj la Janjaweed.