Tamara Bunke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Haydée Tamara Bunke Bíder (19-a de novembro de 193731-a de aŭgusto de 1967), konata kiel Tania, estis revoluciulino kaj gerilana argentina.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Tamara Hydée Bunke Bider naskiĝis en Bonaero, Argentino, la 19-a de novembro de 1937. Lia patro estis germana kaj lia patrino pola, ambaŭ militantoj komunistaj. En 1952, Tamara veturis kun siaj gepatroj al la Germana Demokratia Respubliko, kaj estis akceptata ene de la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (komunisma partio) kiam li estis 18jaraĝa.

Tie ŝi studis en la Beletra Altlernejo de la Universitato Humboldt, kaj estis ankaŭ trejnistino de sporta pafado. Ŝi ekkonis ĝue la triumfon de la Kuba Revolucio. Ŝi konis la Che Guevara en 1960, kiam tiu veturis al Germana Demokratia Respubliko ĉe komerca delegitaro de la revolucia registaro kuba.

En Kubo[redakti | redakti fonton]

La 12-a de majo de 1961 veturis al Kubo invitita de la Nacia Baledo de tiu lando, danke al Alicia Alonso. Li studis ĵurnalismon en la Universitato de Havano. Poste ĉar ŝi parolas francan, anglan, germanan kaj hispanan, laboris ĉe la Ministerio de Edukado (MINED), la Instituto Cubano de Amistad con los Pueblos (Kuba Instituo de Amikeco Interpopola) (ICAP) kaj en la nacia estraro de la Federación de Mujeres Cubanas (Federacio de Kubaj Virinoj) (FMC). En 1963 ektrejniĝis cele servi por la Sekreta servo. En tiu epoko komencis esti konata kiel Tania. En Cienfuegos preparis planon operacan.

Kialo por elekti Tania kiel militnomo estis ke Zoja Kosmodemjanskaja, soveta partizanino dum la Dua Mondmilito, portis ankaŭ tiun kaŝnomon .[1]

En Bolivio[redakti | redakti fonton]

Post trejnado fare de la Kuba Ministerio, ŝi alvenis en Bolivion en 1964 kun rektaj orodnoj de Che Guevara por starigi rilatojn kun reprezentantoj de la politikistaro kaj de la armeo, cele krei favorajn kondiĉojn por malfermi futuran revolucian fronton. Por tiu tasko ŝi adoptis la nomon de Laura Gutiérrez Bauer.

En La Paz ŝi kontaktis kun la pentristoj Juan Ortega Leytón kaj Moisés Chire Barrientos, kiu rezultis parenco de la bolivia prezidento. Krome ŝi kontaktis kun Gonzalo López Muñoz, ĉefo de la Dirección Nacional de Informaciones de la Presidencia (prezidenta sekreta servo). Ŝia grado de inflitriĝo esti tiom alta ke ŝi amikiĝis kun Alfredo Ovando Candía, Ministro de Defendo, kaj René Barrientos Ortuño, Prezidento de Bolivio. Ŝi lekciis la germanan al la filoj de la alta loka klaso, por rilati kun ties familianoj.

Komence de 1966 oni komunikis al Bunke ke ŝi estis akceptita en la Komunista Partio de Kubo. Ŝi geedziĝis aliflanke kun Mario Martínez, studento pri elektra enĝenierado, danke al kio ŝi akiris bolivian pasporton.

Gerilo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Ŝi aliĝis al la gerilo, por kio ŝi akceptis la novajn luktantojn kaj helpis ties translokigon al la luktozono, kie ŝi aliĝis al la grupo de la komandanto Juan Vitalio Acuña Núñez "Joaquín". Ŝi mortiĝis dum luktago la 31-a de aŭgusto de 1967, dum embuskado pro perfido de la gvidisto Honorato Rojas en Vado del Yeso, Puerto Mauricio, en Río Grande de Bolivio.

Ŝiaj restaĵoj estis identigitaj kaj translokigitaj al Kubo en 1998, kie ili ripozas aktuale en Santa Clara.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estrada, Ulises Tania la guerrillera, 2005, Ocean Sur, Melburno, isbn= 1-920888-21-7, ĉapitro= El "caso Tania", paĝo 28.
  2. Schmadel, Lutz D., Dictionary of Minor Planet Names, paĝo 186, 2003, Springer Verlag, Novjorko. http://books.google.com/books?q=2279+barto+1968+DL isbn = 3540002383.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]