Tamariksilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tamariksilvio
Sylvia mystacea
Sylvia mystacea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Sylvia mystacea
(Ménétries, 1832, Azerbajĝano)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tamariksilvio aŭ Silvio de Ménétries (Sylvia mystacea) estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi estas indiĝena de sudokcidenta Azio. La dua nomo de la specio omaĝas Édouard Ménétries, la franca zoologo kiu priskribis tiun specion en 1832. Ĝi estas tre rilata al la Nigrakapa silvio (Sylvia melanocephala) de la regionoj de Mediteraneo kaj estas simila laŭ aspekto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Tamariksilvio estas 12 al 14 cm longa kun enverguro de 15 al 19 cm kaj pezas ĉirkaŭ 9-11 g. Ties longa vosto estas nigreca kun blanko en la eksteraj plumoj kaj estas ofte levata aŭ malfermata. Ĝi estas ofte movata suben kaj supren kaj el flanko al flanko. La beko estas fortika kaj malhela kun rozkolora makulo ĉebaze. Estas pala okulringo.

La masklo de la nomiga subspecio S. m. mystacea estas malhelgrizeca supre kaj blankeca sube kun blanka subvanga strio kaj rozkoloraj gorĝo kaj brusto. Ĝi havas malhelan kronon kiu estas nigra frunte sed iĝas pli pala malantaŭen kaj merĝas en griza nuko malkiel la Nigrakapa silvio kiu havas tute brilnigran kronon. La Tamariksilvio havas senmarkajn flugilplumojn malkiel la Nigrakapa silvio kiu havas triarangajn kun pli malhelaj centroj kaj palaj bordoj. La okcidenta subspecio S. m. rubescens estas pli palgriza supre ol la nomiga kaj la roza koloro de subaj partoj estas pli pala aŭ tute ne estas. La orienta subspecio S. m. turcmenica estas pli palgriza supre kaj pli palrozkolora sube ol la nomiga kaj havas pli longajn flugilojn ol ambaŭ aliaj subspecioj. Maskloj de la Tamariksilvio iĝas pli brunaj for de la reprodukta sezono kun pli hela krono.

La ino estas sablokolore grizbruna supre kaj sablokolore blankeca sube. Ŝi estas simila al la inoj de la Nigrakapa silvio kaj de la Barbstria silvio sed ŝi havas pli senmarkajn triarangajn flugilplumojn kaj pli da kontrasto inter la pala dorso kaj la malhela vosto. Unuavintraj maskloj estas similaj al inoj sed povas havi iom da rozkoloro ĉe gorĝo kaj brusto.

Tiu specio havas akran zumadan alvokon kaj ankaŭ kvazaŭ paserecan plendadon. La kanto de la masklo estas trankvila babilado kiu miksas muzikecajn kaj akrajn notojn kaj ofte dumfluge.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas migranta birdo, kiu nestumas en sudokcidenta Azio kaj vintrumas suden tiom for kiom ĝis nordorienta Afriko. La subspecio S. m. mystacea reproduktiĝas el la regiono de la Kaspia Maro en Rusio suben tra Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano kaj plej orienta Turkio al norda Irano. S. m. rubescens reproduktiĝas loke en sudorienta Turkio, Sirio, Irako, okcidenta Irano kaj eble en Libano. S. m. turcmenica loĝas el nordorienta Irano orienten al valo de la Sir Darja en Centra Azio kaj la regiono de Baluĉistano en Pakistano.

La vintra teritorio kovras sudan Iranon, Arabion kaj Nordorientan Afrikon el Sudano al Somalio. Kelkaj birdoj pasas tra Israelo kaj Jordanio dum migrado kaj oni konstatis vagantojn el Portugalio, Niĝerio kaj Niĝero.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en arbustaroj, makisoj, malfermaj arbaroj, kultivataj areoj kaj ĝardenoj en areoj kun sekaj kontinentaj klimatoj. Ili troviĝas tipe en regionoj de stepoj, ĉe montaj deklivoj kaj laŭlonge de riveroj kaj ofte asociiĝas kun arbustoj de tamariko, de kio devenas la nomo de la specio. Ili manĝas inter folioj kaj branĉoj insektojn kaj aliajn senvertebrulojn, komence de la pinto de arbusto kaj moviĝante suben. Ilil manĝas ankaŭ fruktojn kaj semojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La tasforma nesto estas konstruita en malalta vegetaĵaro, ĝis 90 cm supergrunde. Ĝi estas farita el bastonetoj, tigetoj kaj herberoj kun plumoj kaj haroj uzata por kovrado. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn, kiuj estas kovataj dum 11 al 13 tagoj. Ili estas brilblankaj kun brunaj punktoj. La elnestiĝo okazas post 10 aŭ 11 tagoj. Ambaŭ seksoj implikiĝas en la kovado kaj idozorgado. Ili kutime faras du ovodemetadojn dum la reprodukta sezono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Harris, Alan; Shirihai, Hadoram & Christie, David (1996) The Macmillan Birder's Guide to European and Middle Eastern Birds, Macmillan, London.
  • Harrison, Colin (1975) A Field Guide to the Nests, Eggs and Nestlings of British and European Birds, Collins, London.
  • Hollom, P. A. D.; Porter, R. F.; Christensen, S. & Willis, Ian (1988) Birds of the Middle East and North Africa, T & AD Poyser, Calton, England.
  • Lewington, Ian; Alström, Per & Colston, Peter (1991) A Field Guide to the Rare Birds of Britain and Europe, HarperCollins.
  • Roselaar, C. S. (1995) Songbirds of Turkey: an atlas of biodiversity of Turkish passerine birds, Pica Press, UK.
  • Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 2, Oxford University Press, Oxford.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]