Tamtamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamtamo en orkestro
Tamtamfrapiloj

Tamtamo[1] estas metala frapinstrumento, pendigita en aero, simila al gongo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tamtamo estas origine Azia frapinstrumento, konsistanta el granda metala disko, pendigita en aero per ŝnuro. Ĝi estas frapata per granda frapilo.

La tamtamo aspektas simile al la gongo. Tamen, la sono de la tamtamo konsistas el kontinua gamo de frekvencoj, tiel ke la tono ne estas certa, malsimile al la gongo.[2].

La nomo tamtamo estas ankaŭ kelkfoje uzata kiel ĝenerala nomo de diversaj Afrikaj frapinstrumentoj, kiuj ne estas metalaj, uzataj por sendi mesaĝojn foren.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La metala tamtamo devenas de Azio. François-Joseph Gossec estis la unua Eŭropa komponisto, kiu uzis la tamtamon; li uzis ĝin en 1791, por la Funebra marŝo (france Marche funèbre) komponita por la morto de Honoré Gabriel Riqueti de Mirabeau. Post Gossec, aliaj komponistoj (Luigi Cherubini, Daniel Steibelt, Gaspare Spontini ktp.) ekuzis la tamtamon en Eŭropa klasika orkestra muziko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]