Tanaka Giichi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanaka Giichi
Persona informo
田中義一
Naskiĝo 25-an de julio 1864 (1864-07-25)
en Hagi
Morto 29-an de septembro 1929 (1929-09-29) (65-jaraĝa)
en Tokio
Tombo Tama Cemetery vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Terarmea Akademio de la Japana Imperio • Terarmea Universitato de Japana Imperio vd
Partio Rikken Seiyūkai vd
Subskribo Tanaka Giichi
Familio
Edz(in)o Sute Tanaka vd
Infanoj Tatsuo Tanaka vd
Parencoj Takayuki Ōtsuki • Tarō Ozawa vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TANAKA Giichi (田中 義一 [tanaka giiĉi]; naskiĝis 22-an de junio 1-a jaro de Genji (25-an de julio 1864), Hagi (nun Hagi-urbo) Choshu-provinco (nun prefektejo Jamaguĉi), Japanio, mortis 29-an de septembro 1929. Tokio), 26-a ĉefministro de Japanio inter 1927 kaj 1929. Li apogis la koloniigan politikon de Japanio.

Li elstaris dum la Rusa-Japana Milito de 1904-1905 en Manĝurio kiel oficiro. Oni nomumis lin ministro pri militaferoj en 1918, li instigis la atakon kontraŭ la juna soveta ŝtato, sed la registaro akceptis la planon nur tiam, kiam la Usono kaj aliaj ŝtatoj aliĝis al la atako. Tanaka volis ligi Siberion al Japanio, tiel sendis pli da soldatoj ol antaŭe interkonsentita kaj tiuj ne retiriĝu kun la aliaj.

Tanaka iĝis en 1920 barono. Poste aliĝis al la partio de Rikken Seiyukai (Amikoj de la konstitucia regado), kies prezidanto li iĝis en 1925. Post la balota venko de la partio, li iĝis aŭtomate la ĉefministro en 1927. Lia ektera politiko ŝajnis pli batalema ol tiu de la antaŭuloj, sed li preferis la internacian kunlaboron kaj komercadon kun Ĉinio. Li volis reteni sudan parton de Manĉurio, tiel haltigis nordan militiron de Jiang Jieshi en 1927 ĉe Ŝantung.

Tanaka ne povis superi la japanan ekonomian krizon de 1927, la inflacion kaj la ĝeneralan malkontentecon. Kiam li volis respondecigi japanajn oficirojn pro murdatako kontraŭ la manĉuria gvidanto Zhang Zuolin, la japana armeo ne plu apogis lin li devis demisii. Li baldaŭ mortis.

La t.n. Tanaka-memorando, en kiu la ĉefministro proponis por la imperiestro koloniigan politikon en Ĉinio, pruviĝis pli poste falsaĵo.