Sistemo Tandilia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tandilia montaro)
La urbo Tandil, ĉirkaŭita de montaroj de la Sistemo Tandilia.

La Sistemo Tandilia aŭ en hispana Sistema de Tandilia estas aro de montaroj situanta en la Pampo, sudoriente de la provinco Bonaero, Argentino. Ĝi etendas sur ebenaĵo kiun formas la Malseka Pampo ekde Olavarría, nordokcidente, ĝis la marbordo de la Argentina Maro, ĉe la urbo Mar del Plata. Ĝi enhavas zonon de 340 km de longo, kun larĝo de 60 km. Estas tie tri gravaj urboj nome Tandil, Balcarce kaj Mar del Plata.