Tangŝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Tangŝano
Administrado
Statuso Prefektujo
Lando Ĉinio
Provinco Hebejo
Urbestro Zhang Guodong
(张国栋)
Telefona antaŭkodo 315
Demografio
Loĝantaro 2 960 000 en 2008
Loĝdenso 527 loĝ./km2
Geografio
Areo 2 270 km2
Location of Tangshan Prefecture within Hebei (China).png
Loko de Tangŝano en Hebejo, Ĉinio
v  d  r
Information icon.svg

Tangŝano (Tangshan) estas grava industria milionurbo en nordoriento de Ĉina Popola Respubliko, en la provinco de Hebejo, kaj kiu situas ĉ. 135 km oriente de la ĉina ĉefurbo Pekino.

La urbon detruis la 28-an de julio 1976 grandega tertremo. Pri la tertremo memorigas nun steleo sur la ĉefplaco en la urbocentro kaj ankaŭ tertrema informa centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo komence estis vilaĝo kaj danke al la karbo ĝi graviĝis. La karbotrovejoj de la ĉirkaŭaĵoj estis jam konataj en la 16-a jarcento. En 1876 iu kantona entreprenisto proponis al la ĉefguberniestro plian ekspluaton de la karbominado. La unua minejo malfermiĝis en 1879, la karbon oni transportis per ĉevalofervojo je 10 km al Feng-nan poste tra kanalo al apud Tienĉin.

El tiu ĉevala fervojo iĝis la unua vera fervojlinio en Ĉinio (1882), kiun oni plilongigis al Ning-ho (1887) kaj al Tienĉin (1889).

Post la boksera ribelo (1900), Tangŝanon okupis rusoj, la fervojkonstruado interrompiĝis, la minentrepreno venis sub britan kontrolon (pro financaj problemoj). Post tio reekis la minado, oni finis la novan havenon kaj fervojlinion. La minejoj estis en ĉinaj, japanaj kaj fine en ŝtata posedo.

La tertremo[redakti | redakti fonton]

La urbon skuis tertremo la 28-an de julio 1976 kaj preskaŭ ĉiu konstruaĵo detruiĝis, la minejojn inundis akvo. Mortis ĉ. 240.000 homoj oficiale, sed oni supozas pli da mortintoj, ĝis eĉ 800.000 homoj.

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]