Tanganjiko
Lago Tanganjiko | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | centra Afriko | |
Ĉefaj fontoj | Lufubu, Malagarasi kaj Ruzizi | |
Ĉefaj elfluoj | Lukuga | |
Setlejoj | Bujumbura, Kalemie | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 6° S, 30° O (mapo)-6.382777777777829.615782Koordinatoj: 6° S, 30° O (mapo) | |
Supermara alteco | 782 m | |
Surfaca areo | 32 893 km² | |
Maksimuma longo | 673 km | |
Maksimuma larĝo | 72 km | |
Akva volumeno | 18.900 km³ | |
Maksimuma profundo | 1470 m | |
Averaĝa profundo | 570 m | |
Tanganjiko estas lago en orienta Afriko, inter Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio kaj Zambio. Ĝi apartenas al la Granda Rifto.
Ĝi havas longon de 673 km, areon de ĉ. 32.900 km² kaj maksimuman profundon taksatan je 1470 metroj; pro tiu ĉi granda profundo ankaŭ ĝia volumeno estas sufiĉe granda, 18.900 km³. Oni konsideras ĝin la dua plej profunda kaj la dua plej akvohava lago de la mondo, post Bajkalo.
Ĝia surfaco estas 773 metrojn super marnivelo; ĝia fundo do estas profunde sub marnivelo.
Ĝia elfluaĵo estas rivero Lukugo, kiu fluas al rivero Lualabo kaj fine al Kongo.
La lago donis la nomon al Tanganjikio, kiu nun estas parto de Tanzanio.
Urboj
Oriente situas la tanzania urbo Kigoma, kies haveno estas fervoje ligita al Daresalamo. Ekzistas ankaŭ pramŝipa ligo al la burunda urbo Buĵumburo. La plej grava konga urbo ĉe la lago estas Kalemio.