Tangata manu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motu Nui, kun la pli malgranda Motu Iti antaŭe kaj la izolata marstango de Motu Kau Kau inter ili kaj la vidanto. Vido el la pinto de 250 m marklifo ĉe Orongo.

La Tangata manu (birdohomo), estis la venkinto de tradicia konkurso en Rapa Nui (Paskinsulo). La rita ceremonio estis ĉiujara konkurso per kiu oni kolektis la unuan ovon de Fulga ŝterno (manu tara) en la sezono el la insuleto de Motu Nui, oni naĝis reen al Rapa Nui kaj oni grimpis la marklifon de Rano Kau al la klifpinta vilaĝo de Orongo. Tiu agado estis tre danĝera kaj aspirantoj foje estis atakataj kaj mortigitaj de ŝarkoj, dronis aŭ falis de la klifo. La venkinto ricevis honorojn kaj ceremoniojn kuj daŭris pli ol uno jaro.

La Birdohoma ceremonio estis nuligita de kristanaj misiistoj en la 1860-aj jaroj. La deveno kaj antikveco de la ritaro estas necertaj, kaj oni ne konas ankaŭ ĉu tiu ritaro anstataŭis la religion bazitan sur la Moai aŭ kunekzistis kun ĝi. Katherine Routledge povis kolekti la nomojn de 86 Tangata manu.[1]

Petroglifoj sur rokoj ĉe Orongo. Make-make ĉebaze kaj du birdohomoj pli alte
  • La holivuda filmo Rapa Nui havas version de la kurkonkurso, kvankam ene de malprava historia kunteksto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Mystery of Easter Island 1919 - Katherine Routledge ISBN 0-9328-1-3-48-8