Tanko-kaptilo en la Malnova Urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eksplodo de tanko-kaptilo en la Malnova Urboeksplodo de akirita de la varsoviaj insurekcianoj germana speciala veturilo Borgward IV, kio okazis la 13-an de aŭgusto 1944 ĉe la strato Jan Kiliński en la varsovia Malnova Urbo.

Rezulte de la eksplodo, verŝajne intence malfruigata de germanaj nazioj, pereis pli ol 300 insurekcianoj kaj civiluloj, kiuj amase venis admiri gajnitan veturilon. La evento transiris al la historio kiel "eksplodo de tanko-kaptilo" kaj estas konsiderata kiel unu el la plej tragikaj epizodoj de la defendo de la Malnova Urbo.

Memoro

Tuj post la tragedio poeto de la dua mondmilito Tadeusz Gajcy dediĉis al ĝi pintum-verson.

Post la dua mondmilito ĉe la strato Jan Kiliński 3 oni fiksis memortabulon kun la jena enhavo: La loko sanktigita de la sango de 500 insurekcianoj kaj loĝantoj de la Malnova Urbo mortfalintaj la 13-an de aŭgusto 1944 pro eksplodo de tanko kun perfide lokigita eksplodmaterialo.

La eksplodo ĉe la str. Kiliński estas kulmina punkto de la libro de Jarosław Marek Rymkiewicz — "Kinderszenen".

La 13-an de aŭgusto 2010 okazis sur la Kastela Placo en Varsovio premiero de mallongdaŭra filmo La 13-an de aŭgusto '44, (scenaro kaj reĝisorado Małgorzata Brama) dediĉita al la tragedio.

La eksplodon priskribis ankaŭ usona ĵurnalistino Rita Cosby en la libro titolita Quiet Hero: Secrets From My Father's Past pri travivaĵoj de ŝia patro Ryszard Kossobudzki, en 1944 soldato de Pola Enlanda Armeo, kiu travivis la eksplodon.

De 1992 la datreveno de la eksplodo estas celebrata kiel Memor-Tago de la Malnova Urbo kaj integra parto de ĉiujaraj solenaĵoj de la ribelo de Varsovio.

Ŝablono:LigoLeginda