Tanko de la Ribinska uzino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tanko de la Ribinska uzino estis tanko, kiun inter 1915 kaj 1917 la Rusia Imperio planis ellabori en la urbo Ribinsko. Unu el la plej enigmaj projektoj de tankkonstruckio, kreita en Rusujo dum la Unua Mondmilito, informacio pri ĝi estas tre limigita kaj spegulas ĝian fragmentan karakteron. Laŭ la plej disvastigita versio de okazaĵoj, la tanko estis kreita kun la peza aplikado de agrikultura teĥnologio kaj enmulte sekvis la francan metodon de trankkonstruo. Estas fontoj, kiuj sugestas, ke kiel modelo estis prenita la rifuzita franca projekto de la kolonelo Etenne. Tamen, kio ajn okazis, la kreaĵo neniam konstruiĝis — al la unua projekto, sugestita al la Milita Komitato ĉe la fino de 1916, mankis detala priskribo. La okazaĵoj de 1917 haltis tute ĝian produktadon.