Tankobon
Tankobon (japane: 単行本 [tankōbon], laŭvorte: sole eldonita libro) estas japana termino, deveninta de la klasika ĉina. Ĝi signifas libron eldonitan ne kiel parto de serio. Kutime libro en tankobon-formato estas eldonita en rigida librokovrilo. La vorto "tankobon" povas esti uzata por mangao aŭ mangailustrita romano en kontrasto al magazino.