Tanzanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tanzanio
svahile: Jamhuri ya Muungano wa Tanzania
respubliko
Tanzania (orthographic projection).svg
Flago-de-Tanzanio.svg
Coat of arms of Tanzania.svg
Oficiala nomo: Tanzania Respubliko
Moto: Uhuru na Umoja (svahile)
Himno: Mungu ibariki Afrika
Membreco
Parto de Afriko
Najbaras kun
Grandaj urboj
Ĉefurbo Dodomao
 - mezo Dodomao
 - koordinatoj 6°10′23″S 35°44′31″E  /  6.17306°S, 35.74194°O / -6.17306; 35.74194 (Tanzanio)
Areo 945 203 km² (94 520 300 ha)
Loĝantaro 43 188 000 (2010)
Denseco 45,69 loĝ./km²
Estiĝo 9-a de decembro 1961
Gvidantaro Parlamento de Tanzanio
Prezidento Jakaya Kikwete
 - Ĉefministro Mizengo Pinda
Horzono Orientafrika Tempo (UTC+03:00)
 - somera tempo ne observita
Telefona antaŭkodo +255
ISO 3166-1 TZ
Interreta domajno .tz
Monunuo Tanzania ŝilingo
Lingvo svahila, angla
Situo de la ĉefurbo enkadre de Tanzanio
ButtonRed.svg
Situo de la ĉefurbo enkadre de Tanzanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tanzania
Tanzania Esperanto-Asocio

Tanzanio (svahile Tanzania) estas lando kiu situas en orienta Afriko, ĉe la Hinda oceano, sude de la ekvatoro. Ĝi landlimas norde kun Kenjo kaj Ugando, okcidente kun Ruando, Burundo kaj Kongo Kinŝasa, sude kun Malavio, Mozambiko kaj Zambio. Ĝia teritorio okupas 935.037 km2 inkluzive Zanzibaron (1489 km2), Pemba (883 km2) kaj Mafia (465 km2). La loĝantaro nombris en 2004 ĉ. 36.580.000.

La lando konsistas el kontinenta parto, kiu nomiĝas "Tanganjikio" kaj apudkuŝanta insularo "Zanzibaro". Ĝis 1961 ambaŭ estis Britaj kolonioj (nomataj konfidaĵoj). En 1961 sendependiĝis Tanganjikio, en 1963 Zanzibaro. Ili unuiĝis je unu ŝtato en 1964 kaj depost tiu dato la lando apartenas al la Komunumo de Nacioj.

La nomo "Tanzanio" estas akceptita el komencaj silaboj de la du federaciaj subjektoj: Tanganjikio kaj Zanzibaro. Antaŭe la ĉefurbo estis Daresalamo sed en 1996 plejpartoj el la registaraj administrejoj transloĝiĝis al Dodomao, kvankam daŭre estas kelkaj politikaj burooj en Daresalamo.

Pro gravaj fosilioj el la prahistorio de la homaro (en Olduvaj-valo) Tanzanio estas la "lulilo de la homaro".

Geografio, klimato, naturo[redakti | redakti fonton]

La surfacon de Tanzanio okupas ebenaĵoj kaj altebenaĵoj, sed ekzistaj kelkaj montaraj regionoj. La bordon ĉe la oceano apudas mallarĝa ebenaĵo.

La montara sistemo etendiĝas en norda-suda direkto, poste kurbiĝas sudokcidenten. Partoj de la montara sistemo estas la Ufipa-altebenaĵo, la Mbeya- kaj Rungwe-montaro. La Kilimanĝaro havas neĝkovritan vulkanan pinton (5895 m) kaj estas la plej alta monto de Afriko; ĝi situas en la samnoma nacia parko.

Apud la bordo altiĝas la Usambara- kaj la Pare-montaro. La Uluguru-montaro situas 200 km okcidente de Daresalamo kaj rigardas sude al la Malavi- aŭ Njasa-lago, la Kipengere- kaj la Livingstone-montaro.

En okcidento, en la orient-afrika fendega sistemo formiĝis la Njasa-lago, formanta la sudokcidentan limon de la lando kaj la Tanganjika-lago, kiu estas la dua plej profunda lago de la mondo (1436 m). Al la fendega sistemo apartenas la Pangani-valo kaj la Malagarasi-marĉo, etendiĝanta de la Kilimanĝaro ĝis la Hinda oceano.

La sola aktiva vulkano estas la Lengai-monto, situanta okcidente de la Kilimanĝaro.

La plej granda lago de la lando estas la norde situanta Viktoria-lago (69 484 km²), la dua plej granda dolĉakva lago de la mondo. Tanzanio havas malmultajn konstantajn riverojn, kvankam fontas en la lando tri gravaj riveroj: la Nilo, la Kongo kaj la Zambezi. La plej longa enlanda rivero estas la Rufiji, kiu kolektas akvon sur 155 000 km2 en norda Tanzanio.

La grundo estas grandparte argila, nur meze produktema. Oni kultivas nur 5 % de la teritorio, dum 40 % estas paŝtejo. Tanzanio havas grandajn resursojn el oraj kaj aliaj ercoj, karbo kaj tergaso.

La klimato de Tanzanio estas tropika, sed pro la grandaj altovarioj ekzistas diversaj lokaj klimatoj. La jara precipitaĵo en la landointerno atingas ĉ . 700, ĉeborde 1500 mm. La bordo kaj ties proksimaĵo havas varmegan, humidan klimaton, la jara averaĝa temperaturo estas 27 °C. La centraj altebenaĵoj estas varmegaj kaj relative sekaj (500–750 mm), apud la Viktoria lago la precipitaĵo tre varias (750–2300 mm). La humidajn partojn de la landointerno kovras arbaroj. La okcidentajn kaj sudajn altebenaĵojn de la lando karakterizas miombo-savano, kun rare kreskantaj Brachystegia- kaj Isoberlinia-arbospecioj kaj kun dornaj arbustoj sur la sekaj lokoj. Kie oni forbruligis la originalan arbaron por kultivi aŭ paŝtejigi la areon, nun kreskas arbara savano.

En kelkaj lokoj de la altebenaĵo, karakterizas fragmitoj kaj herbaj marĉoj, dum ĉe la bordo kreskas mangrovarbaroj. Seponon de la lando okupas naciaj parkoj kaj rezervejoj, el kiuj la plej fama estas la Nacia Parko Serengeti. La bestaro de Tanzanio estas riĉa, plej karakterizaj estas la afrika elefanto, la rinocero, la gnuo, diversaj antilopoj, leono, pantero, ĝirafo, zebro kaj kafro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1-a jarmilo a.K., en la norda parto de la hodiaŭa Tanzanio loĝis popoloj apartenantaj al la eŭropida grandraso, plej verŝajne kuŝtoj alvenintaj el Etiopio. En la unua duono de la 1-a jarmilo p.K. alvenis bantulingvaj popoloj el okcidenta Afriko, kiuj konis la feron. Fine de la 1-a jarcento estiĝis komercaj kontaktoj kun la orient-afrika marbordo, Arabio kaj Hindio. La apudbordaj komercaj centroj estis arabaj setlejoj, kiujn la portugaloj elpremis ekde fino de la 15-a jarcento. La portugaloj ne volis penetri la kontinenton, eĉ komence de la 18-a jc. perdis la apudbordajn setlejojn, norde de la rivero Ruvuma. La internan landon malkovris la arabaj komercistoj, kiuj serĉis sklavojn kaj eburon kaj atingis eĉ ĝis la Njasa-lago (ĉ. 1825). La unua setlejo ĉe la Tanganjika-lago estiĝis en ĉ. 1840.

Fine de la 1840-aj jaroj alvenis la regionon la germanoj Johann Ludwig Krapf kaj Johannes Rebmann kiel reprezentantoj de la Misiista Asocio de la Brita Eklezio. Ili estis la unuaj eŭropanoj, kiuj ekvidis la Kilimanĝaron kaj ili estigis intereson de la germanoj pri la areo.

La germana kolonia regado elvolviĝis en 1885–1907 en Tanganjiko. La Germana Orienta Afriko entenis Ruandon, Urundion (Burundio) kaj Tanganjikion. Post la unua mondmilito, Tanganjikion okupis la britoj, dum Ruandon kaj Urundion la belgoj. Tanganjikion administris Britio inter 1920–61 kiel mandatejon de la Ligo de Nacioj kaj UN-protektan teritorion.

Tanganjikio iĝis sendependa en 1961 kaj iĝis membro de la UN. Unu jaron poste ĝi transformiĝis al respubliko sub gvido de prezidento Julius Nyerere, sed restis membro de la Brita Komunumo.

Tanganjikio unuiĝis en 1964 kiel federacia ŝtato kun insulo Zanzibaro (kiu estis brita protektorato ĝis 1963) kaj ŝanĝis la landonomon al Tanzanio.

La konstitucio de 1977 garantiis aŭtonomion de Zanzibaro (kaj la al ĝi apartenanta Pemba) ene de Tanzanio, sed la konstitucio rekonis nur sola leĝa politika partio la partion de Nyerere, la Tanzanian Revolucian Partion.

En la deklaro de 1967 de Arusha, Nyerere anoncis la afrikan socialisman vojon de Tanzanio, kiu baziĝas je ujamaa (familieco), je familiaj mastrumejoj kaj memvolaj kooperativoj. Tiu socia eksperimento malsukcesis – spite al la eksterlanda financa kaj teknika helpo.

Dum la 1970-aj, 1980-aj jaroj, la manko de la ekonomia efikeco, la kontraŭstaro de la kamparanoj, la koruptado, la prezoeksplodo de la importita nafto kaŭzis financan ŝuldiĝon de la lando. En 1985 nova prezidento iĝis Ali Hassan Mwinyi (anstataŭ Nyerere) kaj en 1995 – post la unua plurpartia elekto – Benjamin Mkapa.

Mwinyi promesis malpliigon de la ŝtata rolo en la ekonomio, tiel esperante fluon de investoj kaj helpoj en la landon. La ekonomia krizo ne mildiĝis, sed alvenis amaso da rifuĝintoj el la najbaraj landoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Merkato apud Arusha

Tanzanio havas socialisman ekonomion, baziĝanta sur agrara mastrumado. La Malneta Enlanda Produkto kreskas pli malrapide ol la loĝantaro, tie la pokapa MEP estas tre malalta.

Duono de la MEP venas el la agrikulturo, dum la agrara sektoro laborigas 80% el la laboristoj. La produktiveco estas malgranda pro manko de fuelo kaj maŝinoj kaj tion profundigas la sekego. La ŝtato instigas produktadon de la nutraĵaj plantoj (maizo, manioko, hordeo, milio, sorgo, rizo) kaj eksportaj plantoj (kafo, kotono, sizalo, keŝuo, teo, kariofilo sur insuloj de Zanzibaro kaj Pemba).

Kvankam la minado de diamanto retiriĝis, gravas la ekspluatado de smeraldo, safiro, rubeno, oro, tersalo, gipso, fererco, stano kaj kaolino. Oni minas terkarbonon en sudokcidenta parto de la lando, tergason sur la ŝelfo antaŭ Kilwa (sude de Dar es Salaam).

La prilabora industrio estas rudimenta, la pli grandaj uzinoj prilaboras nutraĵojn kaj produktas teksaĵojn, bieron, cigareton. La elektran energion donas en 70% akvocentraloj.

Tanzanio importas maŝinojn, veturilojn, konsumajn artiklojn, fuelojn, kemiaĵojn, dum eksportas kafon, kotonon, sizalon, kariofilon.

La lando ĉiam suferas pro deficito en la ekstera komerco. Ĉefaj komercaj partneroj estas Grand-Britio, Germanio, Barato, japanio, Italio, Nederlando. La evoluigoj okazas ĉefe per eksterlanda helpo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politiko de Tanzanio.

La konstitucio de 1977 donis la politikan ĉefan potencon al la sola leĝa partio de la lando al la Tanzania Revolucia Partio (Chama Cha Mapinduzi, CCM). La konstitucio en 1992 estis malvalidigita kaj en 1995 okazis plurpartiaj elektoj, en kiuj venkis la Tanzania Revolucia Partio, laŭ la opozicio, per trompo.

La plej supera leĝfara instanco estas la Nacia Asembleo, kiu konsistas parte el nomumitaj parte el elektitaj membroj. Zanzibaro havas loke aŭtonoman registaron, kun rekte elektita prezidanto kaj parlamento, ĉefministro, nomumita fare de la prezidanto.

Socia organizado[redakti | redakti fonton]

La registaro funkciigas la landan sanservon, la hospitalojn kaj la medikament-disdonajjn centrojn. Multaj malsaniĝas je malario, sonĝomorbo, bilharziazo, aidoso kaj onchocerciasis.

La bazlernejo estas sepjara kaj deviga, senpaga. En mezlernejo nur malmultaj lernas, la registaro instigas la fakinstruadon. La gazetoj estas angla- kaj svahil-lingvaj.

La oficiala gazeto de la Tanzania Revolucia Partio estas la Uhuru; tiu de la registaro estas la Daily News. La ŝtata radio elradias anglajn kaj svahilajn programojn.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Tanzanio buntas etnoj, lingvoj, tradicioj. Famaj estas la abstraktaj lignoskulptadoj de la makondoj kaj ornamaj armiloj de la masajoj. Ĉiu tribo havas la proprajn dancojn kaj kaj popolajn artajn tradiciojn. Precipa la svahil-lingva poezio floras. La unua prezidento de la lando, Julius Nyerere estis grava literaturisto, li mem tradukis verkojn de Ŝekspiro al svahilo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la loĝantaro inter 1961 kaj 2003. Laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA), branĉo de UN. En miloj da loĝantoj
Lernejanoj en Arusha. Preskaŭ duono de la loĝantaro aĝas sub 15 jaroj

En novembro 2006, oni taksis ke 38.329.000 homoj vivas en Tanzanio, t.e. 41/km². La kreska koeficiento estas 1,83% (2006, takso). Por unu virino estas mezume 5,24 naskitaj infanoj (2003, takso). Loĝantaro estas distribuita tra la lando kun tre malsama denseco: en la malsekaj regionoj estas 1 persono por kvadrata kilometro, en bone akvumataj montaroj 51 personoj por km² kaj 134/km² en Zanzibaro. Pli ol 80% de la loĝantaro loĝas en vilaĝoj. Ĉemara Daresalamo estas la plej granda urbo kaj la komerca ĉefurbo de la lando; Dodomao estas la nova ĉefurbo, kie la federacia parlamento situas.

Propra afrika loĝantaro de la lando konsistas el pli ol 120 etnoj, inter kiuj la plej grandaj (sukumoj, hajoj, njakjusoj, njamvezioj kaj ĉagoj) havas pli ol milionon da homoj. Plejmulto de tanzanianoj havas bantuajn radikojn. Ekzistas ankaŭ nilotaj grupoj (masajoj kaj luoj, kies plejparto loĝas en la najbara Kenjo). Ekzistas ankaŭ malgrandaj grupoj de etnoj kun lingvo de la kojsana familio kaj de la kuŝita lingvaro. Kelkaj bantuaj etnaj grupoj fuĝis el Mozambiko dum estis tie interna milito.

En Zanzibaro granda parto de la afrika loĝantaro devenas de la apuda kontinento, tamen ekzistas grupo, konata kiel ŝirazoj, kiuj estas konsiderataj restaĵo de la iama persa enloĝigo de la insulo. Neafrikanoj en Tanzanio ne superas pli ol 1% de la loĝantaro; inter ili ĉ. 70 mil araboj kaj ĉ. 10 mil etiopoj.

Ĉiu etna grupo havas sian propran lingvon. En la lando forestas jure oficiala lingvo, sed la svahila estas fakte nacia lingvo de Tanzanio, uzata por intertriba komunikado kaj por oficialaj bezonoj. La angla rehavas sian gravecon en la lando post la malfermiĝo de la lando al internacia komerco. Iam la germana estis vaste konata dum la kolonia periodo, sed malmultaj homoj restas, kiuj konservas memoron pri tio.

Tanzanio estas religie disdividita lando. Okazigita ĉi tie censo evitis demandon pri religia aparteno, sed ekzistas jenaj pritaksoj: 35% islamanoj, 30% kristanoj kaj 35% tradiciaj paganismanoj. En Zanzibaro 99% de la loĝantaro estas islamanoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Nacia parko en Tanzanio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvoj de Tanzanio.

En Tanzanio parolatas pli ol cent lingvoj, ĉefe de la bantua lingvofamilio. Post la sendependiĝo, la registaro agnoskis, ke tio estas problemo por la unueco de la lando, kaj pro tio enkondukis la svahilan kiel nuran ŝtatan lingvon. La registaro enkondukis ĝin en ĉiuj unuagradaj lernejoj por disvastigi ĝin. En la tiama situacio ne eblis enkonduki ĝin en la tuta edukado, ĉar jam estis tre granda laboro skribi svahilajn lernolibrojn por la unuagradaj lernejoj. Pro tio la angla (kiu estis la kolonia lingvo de post la Unua mondmilito) ankoraŭ estas la lingvo de la duagradaj lernejoj kaj universitatoj.

Tamen la popolo grandparte akceptis la svahilan, kaj la angla estas malbone konata. Pro tiu lingva problemo multaj lernantoj foriras de la lernejo post fini la unuagradan edukadon.

Kvankam la multaj tribaj lingvoj ne estas aktive subpremataj, ili ne ĝuas la samajn rajtojn kiel la svahila, kaj pro tio iom post iom malaperas. Ĝis nun neniu el ili entute malaperis, sed oni povas antaŭvidi, ke se la lingva politiko ne ŝanĝiĝos, multaj el ili baldaŭ neniiĝos.

Ankaŭ en Zanzibaro, la araba estas parolata.

Nuntempe, junularo parolas slangon nomitan lugha ya mitaani (t.e. lingvo de kvartaloj) - opone al la instruata Kiswahili fasaha (pura svahila lingvo). Slango parolata en Daresalamo nomiĝas lugha ya kibongo (el Bongo, slanga nomo por Daresalamo).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de tanzaniaj esperantistoj.

En Tanzanio estas Tanzania Esperanto-Asocio.

Trafiko en Tanzanio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la ĉefurbo ne plu estas ĉe-mara Daresalamo, sed enlanda Dodomao, la maraj havenoj gravas por la trafiko, nelaste al la insuloj Unguĵo (Zanzibaro), Pembo kaj Mafia. La fervoja reto estas maldensa, sed grava. Multaj urboj estas atingeblaj nur per la voja reto.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Tanzanio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Regionoj kaj Urboj[redakti | redakti fonton]

Tanzanio havas 26 administrajn regionojn kun la ĉefurboj:

Tanzania Regions.png
Regiono Regiona ĉefurbo Ĉefurba loĝantaro (2002)
Arusha Arusha 270.485
Regiono Dar es Salaam Daresalamo 2.456.100
Regiono Dodomao Dodomao 324.347
Regiono Iringa Iringa 112.900
Regiono Kagera Bukoba 100.000
Regiono Kigoma Kigoma 132.142
Regiono Kilimanĝaro Moshi 144.739
Regiono Lindi Lindi 41.549
Regiono Mara Musoma 103.497
Regiono Manyara Babati 303.013
Regiono Mbeya Mbeya 280.000
Regiono Morogoro Morogoro 206.668
Regiono Mtwara Mtwara 92.602
Regiono Mwanza Mwanza 378.327
Regiono Norda Pembo Wete 27.000
Regiono Suda Pembo Mkoani 11.000
Regiono Pwani Kibaha 132.045
Regiono Rukwa Sumbawanga 75.000
Regiono Ruvuma Songea 108.771
Regiono Shinyanga Shinyanga 92.918
Regiono Singida Singida 60.000
Regiono Tabora Tabora 127.880
Regiono Tanga Tanga 224.891
Regiono Norda Unguĵo Mkokotoni 2.388
Centra-Suda Unguĵo (Zanzibaro) Koani 2.146
Regiono Urba-Okcidenta Unguĵo Zanzibaro 206.292

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]