Tanzanito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kruda tanzanito
Prilaborita tanzanito

Tanzanito estas variaĵo de zoisito nomata laŭ Tanzanio. Laŭ la Mohs-skalo pri dureco, ĝi estas relative malmola gemo, kies valoro estas 6,5 ĝis 7.

Origino[redakti | redakti fonton]

Kvankam la loĝantoj de Tanzanio jam delonge konis la juvelŝtonon, ĝi nur oficiale malkovriĝis en 1967 fare de la gemologo Manuel de Souza el Goao. Tiu tamen unue pensis, ke li trovis demetaĵon de safiro. Poste la germana geologia asocio priskribis tanzaniton kiel variaĵo de zoisito. La gemo antaŭ ĉio famiĝis kiel ornamaĵo de la filmstelulino Elizabeth Taylor. Hodiaŭ tanzanito apartenas al la plej amataj gemoj.

Kompareblaj mineraloj[redakti | redakti fonton]

safiro, spinelo, kordierito, dumortierito.