Tapiŝo de World Trade Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tapiŝo de World Trade Center (katalune: Gran Tapís del World Trade Center) estas granda tapiŝo farita de Joan Miró. Ĝi estis eksponita en la vestiblo de World Trade Center-2 (la Suda Turo) en Novjorko de 1974 ĝis ĝia detruo en 2001.

Saul Wenegrat, antaŭa direktoro de la arta programo por "Port Authority of New York" (Havena Aŭtoritato de Novjorko), sugestis al Miró ke li povus fari tapiŝon por World Trade Center, sed la artisto malakceptis, tial ke li nur povus fari verkon per siaj propraj manoj sed li havis neniun sperton pri farado de tapiŝo. tamen, post kiam lia filino resaniĝis el akcidento en Hispanio, Miró akceptis faris tapiŝon por la hospitalo kiu kuracis ŝin, kiel elmontron de sia dankemo. Lerninte la teĥnikon el tapiŝ-faristo Josep Royo, Miró faris plurajn aliajn tapiŝojn kun Royo, inkluzive unu por World Trade Center, Virino por la Nacia Galerio de Arto en Vaŝingtono, kaj unu por la Fondaĵo Joan Miró.

La verko havis abstraktan desegnon, kun brilaj blokoj de koloroj, ruĝa, verda, blua kaj flava, kun nigraj elementoj kaj hel-bruna fono. Farita el lano kaj juto, ĝi mezuris 6,1×10,7 m kaj pezis 4 tunojn. Ĝi estis finita en 1973, kaj eksponita dum retrospektivo en Grand Palais en Parizo antaŭ ol esti instalita en Novjorko en 1974. Ĝi estis detruita la 11-an de septembro 2001, en la kolapso de World Trade Center, sekvante la atakojn de la 11-a de septembro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The World Trade Center Tapestry en la angla Vikipedio.