Taquile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Taquile en la Titikaka-lago
Infanoj de Taquile.
Kelkaj viroj sur al vilaĝa placo de Taquile.

Taquile (hispane) aŭ Intika (keĉue) estas insulo en perua parto de Titikaka-lago, 45 km de la urbo Puno.

La insulo longas ĉ. 5,5 km kaj larĝas ĉ. 1,6 km. La plej alta punkto situas 4.050 m super la marnivelo, la plej granda komunumo ĉe 3.950 m (por komparo: la akvosurfaco de Titikak lago estas 3.810 m s.m.).

Taquile havas ĉ. 1.700 keĉuajn loĝantojn, kiujn oni nomas hispane Taquileños (~takileanoj).

Intika apartenis ekde la 15-a jarcento al la Inkaa imperio. La ruinoj devenas verŝajne el la (sur du montopintoj: Uray K'ari kaj Hanan K'ari) epoko de Tivanaku-kulturo (ĉ. 800 p.K.). La insulo apartenis al lastaj areoj de altebenaĵa Peruo, kiujn la hispanoj konkeris. La insulanoj sukcesis longtempe kaŝi sin antaŭ la hispanoj, kiuj rigardis la insulon longtempe neloĝata. Intika estis okupita en 1580 far reĝo Karlo la 4-a, kiu vendis tion al grafo Rodrigo de Taquila (aŭ Pedro Gonzalez de Taquile). De tiu persono venas la hispana nomo de la insulo.

Dum la hispana kolonia regado estis malpermesitaj uzo de la tradiciaj vestoj, tiel la takileanoj surmetis hispanajn kamparanajn vestojn. Tiuj vestoj estas ankoraŭ hodiaŭ ilia "indiana" vestaro.

En la 1930-aj jaroj, Taquile servis kiel prizoninsulo, kie ankaŭ sidis la iama perua prezidento Luis Miguel Sánchez Cerro. La insulanoj aĉetis en 1937 la posedrajtojn pri la tuta insulo.

La Taquileños estas organizitaj en komunumon, kiu baziĝas je la inka-epoka ordono "Ama suwa, ama llulla, ama qilla" (ne ŝteli, ne mensogi, ne esti mallaborema).

La insulo okupiĝas pri fiŝado kaj Teraskultivado (precipe terpomo). La grava enspeza fonto, la turismo estas kontrolita de la komunumo. Tiu malpermesis ĝis hodiaŭ konstruon de iu ajn hotelo. La jare ĉ. 40.000 turistoj tranoktas - per centra divido - en privataj loĝejoj. Tiel la insulanoj ĝuas relativan ekonomian sendependecon.

Taquile famas pro siaj teksaĵoj kaj trikaĵoj, kiuj estas tre valoraj en Peruo. La ŝpinado, teksado kaj trikado estas praktikata ĉefe fare de viroj.

Taquile havas radiostacion, kiun prizorgas generatoroj. La komunumo decidis pri apliko de solarĉeloj.

Taquile estas senhunda insulo.