Tartezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tarŝiŝo)
Tartezo
Antikva regno
havenurbo • reĝlandokulturopopolocivilizaciomateria kulturo • antikva urbo [+]

LandoHispanio
- koordinatoj37° 0′ 0″ N, 6° 12′ 0″ U (mapo)37-6.19999981Koordinatoj: 37° 0′ 0″ N, 6° 12′ 0″ U (mapo) [+]


Tartezo (Tero)
Tartezo (Tero)

Tartezo (Hispanio)
Tartezo (Hispanio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Tartessos [+]
vdr

Tartezo estas la esperantigo de Tartessos (Τάρτησσος), nomo, per kiu helenoj konis la unuan okcidentan civilizacion; ĝi situis en la aktualaj andaluzaj provincoj Onubo, Sevilo kaj Kadizo ĉe bordoj de aktuala rivero Gvadalkiviro, ĉirkaŭ la jaroj 1000 kaj 500 a.K.

En regiono tre riĉa kaj fama pro siaj minoj, fenicoj kreis la urbon Gadir (aktuala Kadizo) por komerci kun ili (oni pensas ke la Biblia lando Tarŝiŝo estas la fenica nomo de Tartessos, sed ankoraŭ ekzistas diskutoj pri tiu ĉi temo), kvankam helenaj foceanoj klopodis komerci kun tartezanoj, unue fenicoj kaj poste kartaganoj regis monopole la rilatojn inter Tartezo kaj orienta Mediteraneo.

Bedaŭrinde ne restas ĝis nun multaj informoj pri tiuj du popoloj kaj tiuj nuraj disponeblaj pri tartezanoj estis verkitaj de helenoj (kiuj ne havis rektajn rilatojn kun ili). El tiuj informoj ni scias ke ĝia reĝimo estis monarkio, ke ili estis sendependaj (nek fenicoj nek kartaganoj ilin koloniigis) kaj ke ili regis la sudan parton de Iberio.

Post la Batalo de Alalio (ĉe la korsika insulo en 535 a.K.) inter foceanoj kaj etrusko-kartaga koalicio, nek italoj nek grekoj plu atingis la tartezan marbordon kaj ni scias neniom pli pri ĝia historio. Kiam romianoj tri jarcentojn poste atingis Iberion, nenio restis el tiu kulturo, nur legendoj, malgraŭ kio, ili nomis la Kadizan Golfon Tartessius Sinus.

Kelkaj gravaj malkovroj certigis la ekziston de tiu ĉi civilizacio en Andaluzio kiel la Tesoro del Carambolo (trezoro trovita ĉe urbo Sevilo), sed ankoraŭ oni ne trovas la ĉefan urbon de Tartezo, arkeologia laboro ankoraŭ daŭras.

Kelkaj tartezaj reĝoj:

  • Gerjon. – Unua konata, li estis protagonisto en unu el la Dekdu Laboroj de Heraklo.
  • Noraks. – Nepo de Gerjon, organizis ekspedicion al insulo Sardio kaj fondis urbon kun sia nomo Nora.
  • Argantonio. – La unua vere historia (pri li skribis Herodoto) kaj la lasta konata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]