Taranis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taranis-Jupitero kun rado kaj fulmo. Le Chatelet, Gourzon, Haute-Marne, France.

En la kelta mitologio, Taranis estas, kun Esus kaj Teŭtates, unu el la dioj de kelta triunuo, atestita de la latina poeto Lukano kaj mencioj far de Julio Cezaro en De Bello Gallico.

Estas unu el la ĉefaj dioj de la gaŭla diaro. Lia nomo signifas « tondranto » (taran en bretona kaj kimra lingvoj). Taranis estis la dio de la ĉielo, de la pluvo, de la fulmo, de la tundro kaj de la ĉielarko.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Oni retrovis sep altarojn al li dediĉataj, kun skribaĵoj en greka kaj latina. Li figuras, inter alie, sur la Kaldrono de Gundestrup, trovita en Jutlando.

Li estis kultata en Britio, Rejnlando, Dalmatio, Provenco, Aŭvernjo, Bretonio kaj Hungario. Oni faris al li homajn oferadojn; la viktimoj estis amasigitaj en grandajn manekenoj el vimeno kaj forbrulataj.

Oni similigas lin al ZeŭsoJupitero, al Toro de la Nord-ĝermana mitologioSvarog de la slava mitologio.

Bildigo[redakti | redakti fonton]

Li estis bildigita kiel matura viro, barhava, ofte rajdanta ĉevalon, levanta la brakojn, tenanta en unu mano Sunon kaj en la alia, Lunon. Liaj atributoj estis la "Kosma Rado" kaj la fulmo. Akompanas lin ĉevalo, agloserpento

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]