Tarcal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tarcal estas vilaĝo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Tokaj.

Panoramo de Tarcal

Situo

La vilaĝo situas ĉe piedo de okcidenta parto de vulkana monto Tokaj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Miskolc-Nyíregyháza, inter urboj Szerencs kaj Tokaj. La monto estas 512 m-ojn alta. Tarcal nomiĝas Pordo de Tokaj.

Historio

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. Estas legendo pri la loko: la alvenintaj hungaroj en 895 faris ĉevalkonkurson al la monto. Figuro Tarcal venkis, longe la monto nomiĝis Tarcal. La vilaĝo estis menciita unufoje en 1278. Ĝi iĝis kampurbo en la 15-a j.c. Koncilio okazis en 1562. La hungara armeo en januaro de 1849 venkis la aŭstrojn. La germanoj okupis la regionon en 1944 kaj komenciĝis deportado de judoj. Iom poste oni donacis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Dum la socialismo ŝtata bieno kaj kolĥozo funkciis en la vilaĝo.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, 2 kuracejoj, apoteko, klubo de maljunuloj, komuna kuirejo, familihelpa servo.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Tarcal naskiĝis kaj mortis arkivisto László Imre Waltherr.