Targum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VERSIOJ DE LA BIBLIO
“TARGUM (TARGUMIN)”
lingvo = aramea
epoko = ekde la 1-a jarcento aK. ĝis, eble, la 3-a pK (Foje pli malfrue).
traduko (redakto) = diversaj hebreaj tradukistoj kaj preskaŭ ĉiuj anonimaj
celo = por ke hebreoj kontaktiĝu kun la Biblio kies hebrea lingvo ne plu estis parolata kaj komprenata
gravo = gravega tiom ke ĝi utilis por la rekonstruo de la hebrelingva masora teksto de la Biblio.

Per la vorto targum [legu targùm] (pl. targumim [legu targumìm]), aŭ traduko'’ aŭ aramea lingvo, estas indikata la biblia versio de la hebrea Biblio.

Kiam, liberiĝintaj el la Ekzilo babilona, la judoj revenis al Palestino (539 a.K.), jam la lingvo de la Palestinanoj estis la aramea (ŝemida idiomo skribita de judoj per la samaj karaktroj de la hebrea alfabeto). Fakte tiutempe la hebrea popolo forlasis kaj forgesis iompostiom la jam parolatan hebrean lingvon [1]. La preĝoj, tamen, kaj la liturgia legado de la Biblio devis esti praktikata en la hebrea, konsiderata ‘sankta’. La problemo solviĝis tiakompromise: en la sinagogoj oni legis teskteron en la hebrea sekvata, helpe de la meturgeman (interpretisto), de la traduko al la aramea kun samlingva eventuala komento; kaj tio ankaŭ en la privata uzo, se ne ĉestus Targumim.

La du oficialaj Targumim[redakti | redakti fonton]

Targum de Onkelos, manuskripto de la 11-a jarcento, trovita en Kurdistano (el la kolekto Schøyen)
  • Targum de OnkelosTargum Babilona datebla en necerta epoko ekde -60 ĝis la 2-a jarcento p.K., redaktita de skolo aktiva en Babilono. La nomo Onkelos estas korupto de "Aquila", la sama redaktoro de unu el la grekaj versioj de la Biblio, kiu estis tradicie opiniata la aŭtoro ankaŭ de la Targum. Tiu targuma teksto limiĝas al la nura Torao.
  • La Targum Jonatano ben Uzziel entenas nur la librojn de la Neviìm (Profetoj), antaŭaj kaj postaj. Ĝi estas konsiderata samtempa de la Onkelos, kaj same kiel tiu redaktita en Babilono.

Kaj la Onkelos kaj la Ben Uzzuel montras aramean influitan de la babilona dialekto, kvankam ĉion sumante ili forĝiĝis en la palestina funde aramea. Eble en Babilono estis fiksitaj en definitiva redakto Targumim origine palestinaj. Tendence, la traduka kriterio emas redoni la originajn hebreajn terminojn kun la respektivaj arameaj. Ĉiu Targum, tamen, havas apartan stilon, kiu varias pro la fakto ke ĝi estas frukto de kolektiva redakto, pro kio iuj tekstoj, aparte tiuj de Ben Uzziel, inklinas uzi parafrazojn anstataŭ la literan tradukon. La distancigo de la aramea versio el la hebrea originalo okazas specife:

  • kie oni provas elimini la antropomorfajn karakterojn de Dio per ĉirkaŭlokucioj;
  • kiam la hebrea teksto rezultas obskura al la tradukanto ĝin laŭvole aliigas;
  • en la redono de geografiaj nomoj (ekzemple Sennaar fariĝas Babilono, Ismaelitoj fariĝas Araboj).

Targum Jeruŝalmi[redakti | redakti fonton]

Flanke de tiuj du Targumim, konsiderataj oficialaj de la rabena tradicio kaj de la Tanmudoj, svarmis neoficialaj aliaj versioj. Kun la Targum Jeruŝalmi (= de Jerusalemo) aŭ Palestina Targum oni trovas aliajn tri versiojn:

Ceteraj Targumim[redakti | redakti fonton]

  • Targum de la hagiografoj. Ĉar la sinagoga kulto dekomence ne antaŭvidis legon de libro de la kategorio “Skriboj” (Ketuvim), ne urĝis dekomence la neceso Targumi tiun sekcion de la Malnova Testamento. Tial ili realiĝis relative malfrue kaj estas englobataj en la kategorio de ‘Targum de la Agiografoj’ ( = libroj pri la Sanktuloj) kaj naskiĝis precipe en Palestino. Ili strikte adheras al la hebrea teksto.

Foje ili stilenhave alproksimiĝas al siria Peshitta. Megillot, (Libro pri Rut, Alta Kanto, Qohelet, Libro de la Plorkanto, Ester) pli la originalajn tekstojn prezentas komentariojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La sama procezo okazis samtempe rilate la hebrean por greka lingvo ĉe la hebreaj disporaj komunumoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

GT [3]