Tariq Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tariq Ali

Tariq Ali (naskita je la 21-a de oktobro de 1943) estas pakistana verkisto, kinreĝisoro kaj historiisto. Li verkas ofte por The Guardian, CounterPunch, London Review of Books, Monthly Review, Z Magazine. Ali estas krome eldonisto kaj kontribuanto al la revuo New Left Review kaj konsilanto de la sudamerika televidkanalo Telesur.

Biografio

Ali naskiĝis kaj kreskis en Lahore, nun en Pakistano, sine de komunista familio. Dum li studis en la Universitato de Panĝabo, li organizis manifestaciojn kontraŭ la tiama diktatora reĝimo. Pro liaj kontaktoj kun radikalaj movadoj, kaj timante pri lia sekureco, liaj gepatroj sendis lin al Anglio. Li studis Politikan Sciencon kaj Filozofion en Oksfordo, kaj estis la unua pakistanano elektita prezidanto de la sindikato de studentoj de Oksfordo.

Li famiĝis sum la Vjetnama Milito, kiam li debatis kun Henry Kissinger kaj Michael Stewart. Li fariĝis tre kritika al la eksteraj politikoj de Usono kaj Israelo.

Li partoprenis politike per lia engaĝiĝo en trockiistaj partioj, kaj estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Internacia Marksista Grupo (IMG), kaj kun la ĵurnalo The Black Dwarf. Li estas unu el la redaktoroj de la New Left Review (Revuo de la nova maldekstro).

De tiam, Ali estis kritika de la novliberaj politikoj, kaj partoprenis en la Monda Socia Forumo de 2005 en Porto Alegre, Brazilo, kie li estis unu el la subskribintoj de la Portalegra Manifesto.

Verkaro

Li publikigis pli ol dekduo da libroj pri historio kaj monda politiko kaj kvin romanojn. La plej famaj estas:

  • Street-Fighting Years: An Autobiography of the Sixties (membiografio pri la politikaj luktoj en la 60aj)
  • Bush in Babylon (pri la politiko de Usono en Irako)
  • Clash of Fundamentalisms: Crusades, Jihads and Modernity (la ŝoko de la fundamentismoj)
  • The Book of Saladin (biografio de Saladino)
  • Shadows of the Pomegranate Tree (pri la lastaj jaroj de la islama reĝlando en Granado, Hispanio)
  • Trotsky for Beginners (enkonduko al la trockiismo)

Eksteraj ligiloj